4a SOMERE en Jünkerath, Eifel, Germanio
Sabato, 29a de julio, ghis vendredo, 11a de augusto (shanghita!)
http://www.esperantoland.org/somere
Partoprenantoj el deko da landoj
Kursoj por komencantoj kaj progresantoj
--
Kien iri somere?
Ni proponas
la 4an SOMERE en Jünkerath
(meze inter Kolonjo kaj Trier)
Kunvenos kvardeko da homoj el deko da landoj; ni pasigos somerajn
tagojn, ghuos la naturon, ludos, babilos, auskultos prelegojn,
promenos, naghos kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian
Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton
au eklerni la lingvon - jen renkontigho por vi.
Kiel kutime: Bela chirkauajho
La domo trovighas en trankvila loko for de trafika bruo. La
ghardeno estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj
ripozi. Chirkaue estas arbaro, vidu la bildon sur
http://www.esperantoland.org/somere/ .
Eblos tendumi
En la ghardeno trovighas ankau loko por la jam tradicia tendaro
de kelkaj partoprenantoj.
Internacia partoprenantaro
Alighis ghis nun deko da partoprenantoj, el kvin diversaj landoj.
Pasintjare cheestis 6o homoj el deko da landoj - regis agrabla
internacia etoso. Multaj partoprenantoj alveturis el la najbaraj
Belgio, Nederlando kaj Francio - kelkaj el pli foraj landoj kiel
Irlando, Pollando au Usono.
Naturo kaj kulturo
Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj
ekskursojn, ni ludos kaj babilos. Estos Esperanto-kursoj por
komencantoj kaj konversacia rondo. Kelkaj prelegoj kaj eble aliaj
ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Ni vizitos naghejon
kaj ekskursos al najbaraj urbetoj. Estos diversaj ludoj por
amuzighi en la domo, en la ghardeno kaj en la arbaro. Kaj eble vi
havas plian ideon kiel plirichigi la programon.
Tranoktado en chambro au tendo
Ankau la arangho pri tranoktado estos simila al la pasintaj
SOMERE-kunvenoj: Vi povos lauplache elekti, chu loghi en la domo au en
tendo, ruldomo au loghauto. Kompreneble via familio ankau povos
dividighi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendo kaj vi malpli ...
La domo havas chambrojn por unu ghis kvar personoj.
Memzorgado kaj rabatoj
Se vi shatos, vi povos mem zorgi pri viaj manghajhoj - kaj tiel
redukti vian kotizon. Krome estas rabatoj por eksterlandanoj,
programkontribuantoj kaj helpantoj.
Por unuopuloj, paroj kaj familioj
La aghogamo estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj
kaj dudekkelkjaruloj ghis sepdekkelkjaruloj. Pasintjare cheestis 13
infanoj ghis 14 jaroj inter entute 61 partoprenantoj.
Tempodauro lau via elekto
Ankau chi-foje ni planis dusemajnan renkontighon. Eble vi havos
malpli da tempo kaj emo - restu kun ni tiel longe kiel vi deziras.
Lerni Esperanton kaj tuj apliki
Ni denove ofertos intensan kurson en la unuaj tagoj por ebligi la
partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Chi-foje ghi
komencighos en dimancho, 30a de julio. Tiel eblos en unu sama
arangho rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en
internacia medio.
Venu SOMERumi kun ni!
Chu vi interesighas? Ni kompreneble ghojos, se ni baldau ricevos
vian alighon au informon pri via intereso. Plenigu la alighilon
che http://www.esperantoland.org/somere au sendu retmesaghon au
leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2.HH, 3.St.
10551 Berlin
Germanio
somere4@...
telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj alighi, sed shatus havi aldonajn informojn. Ni
volonte sendos ilin al vi.
Mi antaughojas vian alighon kaj vian partoprenon
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
http://www.EsperantoLand.org
4a SOMERE - SOmera MEzeuropa REnkontigho en Jünkerath/Eifel
29a de julio ghis 11a de augusto 2006
http://www.esperantoland.org/somere
5a NR - Novjara Renkontigho en Trier
27a de decembro 2006 ghis 3a de januaro 2007
Aldonaj tagoj de la 26a de dec. ghis la 7a de jan.
http://www.esperantoland.org/nr
Al NR intertempe alighis 30 homoj, el tiuj 15 el eksterlando, ch.
10 infanoj.
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj