Esperanto-Urbo Herzberg, Germanio 04.01.2007
- Germana Esperanto-Asocio - Filio por Klerigado kaj Kulturo
- Klerigcentro de ILEI
Esperanto-Urbo Informilo 2007/01
Karaj geamikoj!
Ni deziras al vi tutkore sanan kaj sukcesan jaron 2007 - ankau je nomo de
urbestro Gerhard Walter!
Kelkaj novajhoj:
1. Refresxigita hejmpagxo de
a.) Herzberg http://www.herzberg.de kun abundaj informoj en Esperanto pri la
urbo, regiono, historio, vidindajxoj, legendoj, ktp.
b) Interkultura Centro Herzberg http:ic-herzberg.de enhavas jam ankau
germanlingvajn informojn kaj Programkalendaron 2007 en ambau lingvoj. (Lau peto
ni volonte sendos ankau stokon al vi paperforme per posxto.)
Bv. rigardi ankau nian Fotoalbumon pri FAME-premio, TORPEDO 2, novaj ZEO-j,
GEFA-kongreso, ktp!
2. Resumo de jaro 2006:
- ni sukcese plenumis cxiujn lingvokursojn, klerigkursojn, seminariojn,
konferencojn, renkontigxojn ktp. planitajn por 2006
- ni farigxis oficiala Filio de GEA por klerigado kaj kulturo
- ni funkcios kiel ILEI-klerigcentro por instrukapabligado
- aperis 50 gazetartikoloj (averagxe 1 semajne) ofte kun fotoj pri Esperanto,
E-rilataj eventoj en la regiona gazetaro
3. Gxemelurba projekto: okazis pluraj vizitoj dum la jaro.
En decembro pli ol 50 Esperantistoj festis la Zamenhof-feston en nia pola
ghemelurbo Gora.
En Herzberg kunvenis cx. 35 personoj. En ambau urboj la E-on lernantaj infanoj
kontribuis al la programo.
4. Instruado:
a) En Gora 70 personoj (gelernantoj kaj instruistoj) lernas Esperanton.
b) En Herzberg 33 infanoj lernas E-on en la bazaj lernejoj. De sekva semajno ni
komencos 4 E-kursojn en la loka gimnazio kun cx. 40 partoprenantoj. Baldau ni
trejnos la unuajn urbajn dungitojn kaj turismajn gvidantojn!
c) Ni organizos Someran Arbaran Lernejon (SALO 2) kun gelernantoj el Herzberg
kaj Gora inter 28 julio - 11 augusto 2007 en Herzberg-Sieber (belega montara
vilagho). Ankau aliaj eksterlandaj infanaj grupoj lau ege favoraj kondichoj
povos partopreni!
5. Amikaro Esperanto-Urbo
a) Novulino en nia teamo estas konata hungara E-aktivulino Veronika Acsadi!
b) Subtenu la planojn disvastigi Esperanton, famigi Esperanto-urbon, farighu
kunlaboranto, subtenanto, porokaza aux konstanta helpanto! (Bv. legi
menupunkton: Alvoko por helpo che http:ic-herzberg.de
c) Novjara mesagxo de Esperanto-urbestro Gerhard Walter: Venu kaj montru, kion
vi resp. ni kune kapablas fari rilate al Esperanto-urbo!
Bonvenon al Herzberg kiel turisto, seminaria partoprenonto, vizitonto,
enloghonto, volontulo, ktp.
Peter Zilvar Otto Kern Zsofia Korody
--
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://herzberg.de
www.ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)
_______________________________________________________________________
Viren-Scan für Ihren PC! Jetzt für jeden. Sofort, online und kostenlos.
Gleich testen! http://www.pc-sicherheit.web.de/freescan/?mc=022222