Do estas tempo por informi ke la mesaĝo estis aprila trompo ,-) Sed
nur pri la kunlaboro. Kultura Esperanto-Festivalo okazos kaj estas
vero ke Probal kaj George ambaŭ partoprenis ĝin kiel ni priskribis,
kaj ni pensas ke ili agnoskas la festivalon kiel la plej grava kultura
aranĝo en la Esperantomondo :-)
La 16a de aprilo estas fino de la dua aliĝperiodo do rapide aliĝu al
la festivalo kun plej multaj artistoj en unu loko kiu prezentas
Esperantan kulturon en la tagoj de 7a ĝis 12a de julio en Danio.
www.kef.saluton.dk
www.tejo.org/kef
la KEF teamo
Den 01/04/2009 kl. 19.56 skrev Kultura Esperanto-Festivalo:
> UEA kaj Esperanta Civito kune rekomedas la partoprenon en Kultura
> Esperanto-Festivalo
>
> George Silfer de Esperanta Civito kaj Probal Daŝgupta, prezidanto de
> UEA, sekrete komencis dialogon kaj interkonsentis ke anstaŭtaŭ
> kontraŭbatali unu la alian ili deziras trovi la komunajn valorojn kaj
> trovi iun "venko/venko" situacion. Dum multaj jaroj ja estis konflikto
> inter Esperanta Civito kaj UEA, sed espereble blovas nun nova vento.
>
> Iom harzade George Silfer kaj Probal Daŝgupta trovis unu la alian en
> la laboro ke Barak Obama enkonduku Esperanton kiel fremda lingvo en la
> usunaj lernejoj. Montriĝis ke ili ambaŭ estas tre imponitaj de la
> kampanjo de Barak Obama "jes ni povas". Ili estas konciantantaj ke
> Barak edukiĝis kiel mediaciisto kaj impresis ilin ambaŭ la ideoj de
> tiu metodo solvi konfliktojn, interalie la nova ideo de venko/venko
> situacioj.
>
> Rapide ambaŭ pensis pri Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) kiujn ili
> ambaŭ partoprenis. Ili rapide komprenis ke jen estas komunuma afero
> por kiu ili ambaŭ povas labori kaj subteni. Afero kie ili ambaŭ
> venkas en la kunlaboro. Silfer jam partoprenis la unuan KEF en 1986
> Upsala/Svedio ankaŭ ĉar ĝi ja iel baziĝas sur la Raŭma Manifesto
> malgraŭ ke la festivalo neniam aliĝis al la Pakto de la Esperanta
> Civito. Probal Daŝgupta venis al KEF en 2005 kiu okazis en Helsinko/
> Finnlando. Li venis kiel verkisto de originala esperanta literaturo
> ĉar antaŭ ol esti prezidanto de UEA Probal estis konata kiel unu el
> la plej rimarkindaj eseistoj en Esperantio pro la elstaraj formo,
> lingvo kaj ideoj de siaj tekstoj. Dum KEF en Helsinko li ne nur
> prelegis sed ankaŭ gvidis skribatelieron por la partoprenantoj.
>
> Ambaŭ opinias ke KEF certe estas unu el la pintaj aranĝoj de
> Esperantio, ĉar ĝi estas la loko kie vi plej bone povas konatiĝi
> kun
> Esperantokulturo. Ĝuste ĉar ambaŭ agnoskas kulturon kaj plej ĉefe
> ke ili agnoskas la gravecon de kulturo inter junuloj. Kiel ili skribas
> en ilia komuna komunikilo: "Ni ambaŭ devas konstati ke junuloj
> preskaŭ ĉie ajn en la mondo plej interesiĝas pri sporto, amo,
> muziko, filmoj, komiksoj k.t.p. Ĝuste la kulturo estas unu el la
> kampoj en kiu Esperanto plej bone evoluiĝis kaj atingis tre altan
> nivelon, kaj KEF estas la aranĝo kie oni en praktiko plej bone
> montras
> tion."
>
> Dum la UEA estrarkunsido la 29an de marto 2009 la estaro aprobis la
> rekomendon
>
> kun granda danko
> alirpa opmort
> la KEF teamo
> 1/4 - 2009
> www.kef.saluton.dk
>
>
[Non-text portions of this message have been removed]