Germana Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
Kara leganto,
la komuna kongreso de GEA kaj EEU en Herzberg - la Esperanto-urbo finigxis
antaux unu monato kun bonaj rezultoj, postsekvoj. Krom pluraj tujaj amasmediaj
informoj (multaj gazetartikoloj, radio-raportoj, intervjuoj), nun ankau en la
E-aj gazetoj aperadas fotoj kaj informoj. Sur la titolpagxoj de
'Esperanto-aktuell' kaj 'REVUO ESPERANTO' oni povas vidi fotojn dum la parado
(procesio) tra la nova Esperanto-urbo Herzberg (dank' al Alfred Schubert kaj
Stano Marcek).
Estis bone, ke la Esperanto-movado iom forlasis sian kutime fermitan
kongresejon. Multaj homoj en Herzberg vidis amason da esperantlingvaj
parolantoj, bonan varbefikon havis la kunportitaj naciaj kaj verdaj E- flagoj,
same la okulfrapaj varbombreloj kun la blankaj literoj ESPERANTO (dankon al la
E-grupo "Unterweser").
La raportojn, bildojn ni kolektas sur la kongresa hejmpagxo, bv. viziti:
http://gek-eek.esperanto-urbo.de/page.php?pid=61051313
Se vi estis partoprenanto, memoru la kongresajn eventojn, se ne, vidu, kion vi
maltrafis!
Jen resumaj raportoj el la vidpunktoj de:
1. Prelegoj, fakaj temoj dum GEK/EEK
- Prelego pri Kubo, Juan Besada
- Prezentado pri Kuba historio: Juan Besada
- Lumbildoj pri Esperanto-rondvojaĝo tra Azio: Mireille Grosjean
- Jim la migrulo: Libroprezentado far prof-ro Rüdiger Sachs kaj informoj pri
Serengeti-nacioparko
- Pri la gazeto „Juna amiko“: Stefan MacGill
- Naciaj stereotipoj kaj eŭropa identeco Zbygniew Galor
- Esperanto kiel mapilo inter du kulturoj kadre de trilingva temovortaro: D-ino
Ilona Koutny
- Aktivecoj de Germana Esperanto-Junularo: Julia Hell
- Prelegoj: 20 jaroj post la murfalo – En la jaro 1989 falis la muro inter
oriento kaj okcidento.
- Festprelego:D-ro Sean O`Riain
- Strategio de EEU en poresperanta agado en Eŭropa Unio: Zlatko
Tiŝljar
- Informoj pri AIS, D-ino Verá Barandovská-Frank
- La vojo al la unuiĝo de la du Germanaj Esperanto-Asocioj en la 90aj
jaroj: d-ro Rudolf Fischer
- Personaj spertoj el nia iama limoregiono: Peter Zilvar
- Ĉu interkompreniĝo eblas malgraŭ miskomprenoj inter
okcidentanoj kaj orientanoj? Elisabeth Schwarzer
- Kiel ŝanĝiĝis la percepto pri orienta Eŭropo ĉe la
esperantlingvaj okcidentanoj? Giorgio Silfer
- Ekstermovada aplikado de Esperanto: Zdzislaw Glajcar
- Kaiserslautern – la venontjara kongresurbo sin prezentas
- „Purakore” poemaro de hungara poeto Attila József: Imre Szabó
- Nova universitata Esperanto trejnado en Szeged, Hungario: dr. Újvári Edit
- Lernu.net: Peter Balaz
- Seminario pri E@I: Peter Balaz
- Trejnseminario pri Vikipedio: Yves Nevelsteen
- Komputeko: Yves Nevelsteen
- Retvortaro: pastro Albrecht Kronenberger
- Prelego pri filmado: Sebastian Kirf
- Eŭro en Ĉeĥio & ĉeĥa prezidentaĵo en EU
- Prelego pri libro „Esperanto per rekta metodo”: Stano Marcek
- Informoj pri la saniga efiko de ginsengo: Harald Schicke
- Vojaĝoj al ambaŭ koreaj landoj: Harald Schicke
- Fakprelego pri biero kun biergustumado: Harald Schicke
- Verduloj & Esperanto / Verda Ekonomio: Dr. Manfred Westermayer
- Homeopatio (mirakla sanigo): Kees Ruig
- Informoj pri GEK/EEK 2009 & Esperanto-urbo kaj EEU: Peter Zilvar, Zsófia
Kóródy
- Komuna elkonstruo de Herzberg – la Esperanto-urbo. Forumo kun diskutado,
gvidas: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy.
- Privilegia vojo: Persistema klerigado far GEA-filio en Herzberg (kiel akiri
valorajn fakdiplomojn de GEA), Peter Zilvar + Zsófia Koródy
- Nova ĉeha Esperanto-muzeo: d-ro Petro Chrdle
- Ekonomia Esperanto: Hans Welling
- Ĝenerala kono de Esperanto en Francio: Cyrille Hurstel
- Ekspozicio pri Esperanto-filatelio kaj raraj E-kolektobjektoj (absoluta pinto,
eksterordinara evento!), Stany Rynduch
- Esperanto-ekspozicio en la kavalira salono de la Kastelo (Kun speciala
Esperanto-kolektaĵo de filatelisto Kurt Zietz el Herzberg)
2. Kunsidoj
EEU-kunsido, EEU-asembleo
- Jarĉefkunveno de Germana Esperanto-Asocio (GEA)
- GEA: Landaj Ligoj (LALI): diskuto pri la estonto de la germana
Esperanto-movado
- Jarĉefkunveno de E. Landa-Ligo en Malsupra Saksio (EMAS) Thomas Heberlein
- Kunsido de Landa Ligo REVELO
- Kunsido de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI): Zsófia Kóródy
- ILERA + AREF (Esperanto-Kolektanoj kaj Filatelistoj)
3. Ekskursoj
- Ekskurso per aŭtoj al Unukornulo-Groto (Einhornhöhle) en Scharzfeld
- Gvidado tra la Esperanto-urbo kun vizito de la kastela muzeo kaj de la
speciala Esperanto-ekspozicio
- Gvidata promenado sur la rondvojo“Akvo-8”
- Matenaj kur-horoj kun Henryk Wenzel
- Busekskurso tra la Harz-montaro al Goslar, urbo de mondkulturheredaĵo
- Busekskurso al la Eŭropa Rozario en Sangerhausen, poste vizito al la
grandega Kyffhäuser-Monumento
- Komuna trajnekskurso al Braunschweig kun gvidado, vizito de muzeoj kaj
historia malnovurbo
Kromaj rekomendoj estis:
komunaj ekskursoj, ekz. al la Rhume-fonto kaj al la historia urbo Duderstadt (20
km) aŭ Göttingen (35 km). Migrado sur la proksima monto „Knollen“, al
„Hanskühnenburg“ ĉe Lonau.
4. Kulturaj kaj distraj programofertoj
- Boule-ludado ĉe la Boule-ludejo apud Jues-lago
- Interkona Vespero sub gvidado de kantisto Ralph Glomp
- Grekaj kantoj de German-Greka Koruso el Herzberg
- La internacia Esperanto-Koruso kantas, (projekto „Vielfalt tut gut” - Bunteco
bonas) sub gvido de Otto Kern
- Muzikgrupoj de la gimnazio (lerneja koruso: Christian Gödeke; instrumenta
grupo: Gitta Ammer)
- RYTMIX Infana Dancensemblo el Toruno prezentas sin
- SZENÁ-TOROK La hungara parlamenta koruso kantas
- Georgo Handzlik – la Esperanto-bardo kantas
- Speciala junulara muzikprogramo en la urba junulardomo kun la diskĵokeoj
Erik & Leo, – junularprogramo sub gvidado de Julia Hell, GEJ-prezidantino
- Filatelista evento, aparta poŝtstampo pro la E-kongreso
- Ekspozicio pri Esperanto-filatelo en la urba biblioteko
- Ekumena Diservo, pastro Albrecht Kronenberger kaj pastoro Peter Bäß, Sankta
Jozefo-Kirko
- Bunta kulturvespero -
Ulrich Mattke – Pianoludado
Alfons Hoffmann – Kantado
Harzklub Pöhlde prezentas sin
Ralph Glomp, fama E-kantisto el Hamburgo (elstara 90-minuta programo)
Klezmorim Sennomaj sub gvido de Peter Bäß el Berlin
- Komuna kantado de Internacia Esperanto-Koruso kun cx. 100 infanoj &
plenkreskuloj sur bazara placo apud la urbodomo, (projekto „Vielfalt tut gut” -
Bunteco bonas) sub gvido de Otto Kern
- Partopreno ĉe la urba festparado, kun kostumoj, flagoj, varbombreloj
- Teatra Vespero: Münchhausen – la vera kazo. Teatra spektaklo (90-minuta):
Christoph Frank
- Aŭkcio de libroj kaj brokantaĵoj je favoro de Esperanto-urbo
- Bunta adiaŭa vespero (gvidis: Stany Rynduch)
Dancprezentado de la premiita grupo “Baby Jagi” el Toruno, PL
Georgo Handzlik – la Esperanto-bardo kantas
Unuopuloj kaj grupoj prezentas sin
- Adiaŭa piroteknikaĵo
kaj kaj kaj
*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)
_________________________________________________________________
Neu: WEB.DE Doppel-FLAT mit Internet-Flatrate + Telefon-Flatrate
für nur 19,99 Euro/mtl.!* http://produkte.web.de/go/01/