22.02.2004
Karaj geamikoj de Esperanto!
Spite de rapida kaj malfrua komunikado kun la brazila jhurnalisto kaj
chefredaktisto de
la Interreta hejmpagho 'Ghangalo' ni nun tamen sukcesis aranghi prelegvesperon
kun li en
Kopenhago, merkredon la 25-an de februaro je la horo 19.30 en Kulturgrupo (KEKG)
Biblioteko & Civitana Domo, Danasvej 30B, 2-a etagho.
Ni invitas kaj admonas chiujn membrojn de la regionaj Esperanto-kluboj ekz.
KEK/DEFA kaj
de Malmø, partopreni kiel eble plej multaj en tiu arangho, por ke ni kune
subtenu tiun novan kaj bonan
iniciaton pri establo de televida kanalo ITV (Internacia Televido).
Flavio Rebelo vojaghos tra 15 europaj landoj (vd. http://gxangalo.com/televido/
24.02 Hamburgo,
25.02 Kopenhago, 26.02, Berlino) prelegante pri la establo de Internacia
Televido ITV, la unua
interreta televidkanalo tute en Esperanto
Programo:
19.30 Torben Svendsen - bonvenigon!
19 35 Flavio Rebelo prelegos kaj prezentos al ni ekzemplojn per videobendo kaj
DVD
de la nova televida kanalo ITV.
20.30 Pauzo - kafo/teo kaj kukoj
20.50 Demandoj, komento ktp. al Flavio Rebelo
22.45. Fino de la programo
Amike salutas en la nomo de Kopenhaga Esperanto-KulturGrupo ( KEKG),
Torben Svendsen
esperanto@...
PS. Se vi havas demandojn pri la prelegoj bv. kontakti Torben Svendsen, Tel.
+45 3874 9764
rete: esperanto@... - Portebla telefono:+45 4097 5574
[Dele uden tekst er blevet fjernet fra denne meddelelse]