Chi-sube la lastaj progresoj koncerne la europan manifestacion pri
la lingvo-diverseco de la 9-a de majo 2004 en Strasburgo :
- nuntempe, la TTT-ejo http://europa.bunto.free.fr disponeblas en 41
lingvoj
- la programo de la manifestacio kun mapo kaj horoj estas nun
afishita che la pagho http://europa.bunto.free.fr/programo.htm :
estas antauvidita interalie koncerto de la tuluza kantisto Jean-Marc
Leclerc, fama en la libro "Guinness Records" kiel kantisto en la
plej granda nombro da lingvoj
- pli kaj pli da homoj nin kontaktas chiutage por anonci al ni sian
partoprenon ; kelkaj el la partoprenontaj asocioj estas afishitaj
che la pagho http://europa.bunto.free.fr/asocioj.htm : se vi
deziras, ke ni aldonu ligon ankau al la TTT-ejo de via asocio (au
organizajho), ne hezitu anonci vin plej frue kiel eble al :
europa.bunto@...
- ni starigis reton da kunordigantoj en diversaj landoj kaj regionoj
de Europo, kies listo videblas che la pagho
http://europa.bunto.free.fr/kontakto.htm
- kunveturadoj jam komencas organizighi : ekzemple, autobuso 77-
persona foriros el Bretonio por iri al Strasburgo, aliaj regionoj au
landoj estas proponontaj similajn inicitatojn, kiuj estos anoncitaj
che la pagho http://europa.bunto.free.fr/kunveturado.htm
Antauplezurante renkontighi kun vi la 9-an de majo 2004 en
Strasburgo, jam post 2 monatoj !
Kore salutas,
Sébastien ERHARD, ghenerala kunordiganto de la manifestacio