Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can schedule a time for the group to chat?

Messages

  Messages Help
Advanced
Litova Stelo numero 1-a   Message List  
Reply | Forward Message #650 of 2195 |
de: "Litova Esperanto-Asocio" <litova.ea@...>

Jhus aperis la unua chi-jara numero de dumonata revuo de Litova
Esperanto-Asocio "Litova stelo". Ghi estas kiel kutime 36-pagha.

Ghi komencighas per koncizigita raporto pri la agado dum 2003 de Estraro de
Litova Esperanto-Asocio por la 39-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio,
okazinta la 13-an de Decembro, 2003 en Kaunas.Poste sekvas informo pri la
kongreso mem kaj nova Estraro de Litova Esperanto-Asocio. Sekvas mallonga
informo pri Zamenhof-tagoj-2003 kaj pri "Europa bunto". Antanas
GRINCEVICIUS daurigas mozaikon de Litovia vivo.Finno Jorma AHOMAKI
prezentas siajn impresojn pri la vojagho al Litovio fine de la 2003 kaj
komence de 2004. Laurynas SKUPAS rakontas pri sia vojagho al Japanio
komence de Decembro, 2003. Estas publikigitaj kelkaj versoj el nova poezia
libro de Gediminas DEGESYS "Momento de malkovro". Aida CIZIKAITE prezentas
lokojn en Litovio, kiujn vizitos partoprenantoj de la 57-a kongreso de IKUE
en Kretinga, Litovio komence de Julio chi-jare post la kongreso.Estas multe
da informoj pri la 40-aj jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj chijare la
10-18-an de Julio okazos en banurbo BIRSTONAS. Vilniusano Algimantas
PILIPONIS surbaze de informoj pri la tutlanda censo en Litovio en 2001
prezentas donitajhojn pri la oficiale registritaj scipovantoj de Esperanto.
Kvin paghoj de la revunumero estas dedichitaj al aktualaj informoj pri la
esperantista agado en Litovio kaj en aliaj landoj sub komuna rubriko "En la
mondo Esperanta". Estas du distraj paghoj.La artikoloj estas ilustritaj per
multaj fotoj, kiuj pro shangho de presejo ekde chi-jaro estas multe pli
bonkvalite presitaj.La numero estas jam dissendita al la abonantoj.

Kiuj ankorau ne reabonis tiun-chi interesan revuon plene en Esperanto por
2004 rapidu tion fari.Novaj abonantoj estas ankau ege atendataj. "Litovan
stelon" oni povas aboni pere de perantoj, kiuj nun estas en 17 landoj
(Belgio, Belorusio, Britio, Chehhio, Danio, Estonio, Francio, Germanio,
Hispanio, Italio, Latvio, Makedonio, Nederlando, Pollando, Rusio, Svedio,
Usono), au pere de Libroservo de UEA. Perantoj en aliaj landoj estas
serchataj. Oni povas sin turni rekte ankau al redakcio de la
revuo.Ghenerala abonprezo estas 14 euroj jare. Ekssocialismaj europaj
landoj kaj ekssovetiaj landoj havas konsiderindan rabaton.

Pri chiuj demandoj informighu detale lau retadreso litovastelo@...

Nun la revuo estas presata en 600 ekz. Ghia redaktoro estas konata litova
esperantisto Honora Membro de UEA Petras CELIAUSKAS. "Litova stelo" en chiu
numero publikigas aktualajn informojn prepare al la 90-a UK en Vilnius en
2005. Ghi helpos al Vi konatighi kun ankorau vaste nekonata lando. La revuo
aperas tre regule, ghi havas plenkoloran kovrilon. Ghi publikigas ne nur
informojn pri Litovio, ghia historio, kulturo, sed ankau pri lingvaj
demandoj, Esperanto-movado kaj ghia historio. Parto de la revuo chiam estas
dedichita al belarta literaturo en Esperanto - originala kaj tradukita.

Povilas JEGOROVAS





Wed Mar 10, 2004 5:04 pm

renato12002
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #650 of 2195 |
Expand Messages Author Sort by Date

de: "Litova Esperanto-Asocio" <litova.ea@...> Jhus aperis la unua chi-jara numero de dumonata revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo". Ghi estas...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Send Email
Mar 10, 2004
5:26 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help