(dane)
http://www.europarl.eu.int/meetdocs/committees/afco/20040216/518762da.pdf
(da) FORSLAG TIL EUROPA-PARLAMENTETS AFGØRELSE
"... og f.eks. undersøges, om ikke en parallel indførelse af et
neutralt relæsprog som esperanto ville kunne bidrage til at bevare de
eksisterende sprog, samtidig med at man undgår, at et af disse ikke
blot kommer til at overskygge de andre sprog, men også fuldstændig at
dominere dem,"
Unika shanco: politikistoj vochdonos venontsemajne pri Esperanto
(29-31/03)
Estimataj,
Venontsemajne estos unika shanco por Esperanto, kiam politikistoj
vochdonos pri ghi.
Mi, do, sendas chi tiun mesaghon por ke ankau vi skribu dane al viaj
europaj deputatoj por ke ili vochdonu venontsemajne por kaj ne kontrau
Esperanto. Gravas ke la deputatoj scias ke Esperanto estas lingvo, kiu
povas solvi la lingvan problemon, ke ghi estas parolata, kaj havas
kulturon. Gravas ke la politikistoj scias ke homoj volas kaj bezonas
neutralan lingvon kiel Esperanton.
Jen sube pli detalaj klarigoj. Jam la verda partio apogas la re-meti
la vorton Esperanto en la raporto de la Parlamento. Pluraj dekoj da
deputatoj jam sciigis ke ili vochdonos por Esperanto.
Por ekhavi la adresojn de la politikistoj bv. skribi al <marko.lins
CXE lingvo.org> kaj al <komunikadcentro CXE esperanto.org>
Bv. plusendi, kaj bv. skribi!
Koran dankon!
--
Dafydd ap Fergus
Direktoro
Komunikadcentro de EEU/UEA
Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat
1030 Brussel
00 32 0486 753 980
komunikadcentro CXE esperanto.org
www.lingvo.org
Temo: Peto skribi al EP-anoj por re-meti la vorton Esperanto en
paragrafo D de la raporto 2003/2227 REG.
Kiel vi sendube audis, dum lastsemajna kunsido de la konstitucia
komisiono de la Europa Parlamento (AFCO), la propono de du germanaj
EP-anoj, Michael Gahler kaj Ingo Friedrich, estis akceptita (14 vochoj
kontrau 12). Tio signifis ke en raporto 2003/2227 REG de EP-ano
Gianfranco Dell'Alba ne plu estas mencioj pri la rolo de neutrala
pontolingvo kiel Esperanto en la propona parto de la raporto. Do, la
EP ne estos devigata konsideri la rolon de de neutrala pontlingvo por
longdaure solvi la lingvan problemon. La raporto 2003/2227 REG de
EP-ano Dell'Alba konsideris provizorajn procedurojn, kaze ke la
interpretad- kaj traduksistemo ne garantios striktan egalecon inter la
lingvoj ekde la unua tago de pligrandigho (01/05).
Do, la amendo de Gahler kaj Friedrich forigis mencion pri Esperanto,
escence pro tio ke ghi ne havas 'kulturon':
"... La ideo de enkonduko de 'neutrala ponto-lingvo' kiel Esperanto
estas rekte kontraua al la postulo en la unua parto de la citajho:
konservi la 'diversecon kaj richecon de Europo en kultura kaj lingva
kampo". Estas nedisputebla, ke lingvo subtenas kulturon, kaj la du
estas nedisigeble ligitaj, kaj tion ne povas fari io kiel artefarita
lingvo, kiel la projekto 'Esperanto' jam montris..." (akceptita amendo
de Gahler kaj Friedrich)
Venontsemajne (29-31/03), dum la plenarkunsido de la Europa Parlamento
en Strasburgo, oni definitive vochdonos pri la raporto. Vi povas
skribi al via europa deputato por ke li au shi re-enskribu, en sekcio
D de la Propono por Decido de la Europa Parlamento, la antauan frazon
proponante lingvan politikon:
'...inter alie konsiderante chu paralela enkonduko de neutrala
ponto-lingvo, kiel ekzemple Esperanto, ne kontribuus al la konservado
de ekzistantaj lingvoj kaj samtempe evitante situacion, kie unu au
alia de tiuj lingvoj prenas ne nur superregan rolon sed plene
superregas aliajn lingvojn."
Bv. trovi sube la ekzaktan vortumon de la paragrafo en la dekunu
oficialaj lingvoj de EU. Indas reagi nur GHENTILE. La EP-ano Dell'Alba
dankis esperantistojn, kiuj antaue skribis al aliaj deputatoj. Lau li,
politikistoj pro tio ne forigis la nedevigan mencion de Esperanto en
la lasta (malpli grava) parto de la raporto.
Bv. memori en via reago detale mencii ke temas pri
- Raporto 2003/2227 REG pri multlingvismo en la Europa Parlamento, kiu
estos vochdonita en Strasburgo venontsemajne (29-31/03),
- Reenkonduko de la lastaj frazoj de 'paragrafo D' de la 'Propono por
Decido de la Europa Parlamento',
Bv. ankau
- uzi la nacilingvan version de la reenkondukenda paragrafo sube
(prenita de la originalaj dokumentoj).
- NUR APARTE SKRIBI al la europaj deputatoj de via lando au lingvo,
kaj NENIAM METI PLURAJ ADRESOJ DE DEPUTATOJ EN LA SAMA MESAGHO.
Por ekhavi la adresojn de viaj EP-anoj bv. skribi al <marko.lins CXE
lingvo.org> kaj al <komunikadcentro CXE esperanto.org>
Koran antaudankon, kaj bonshancon!
--
Dafydd ap Fergus
Direktoro
Komunikadcentro de EEU/UEA
Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat
1030 Brussel
00 32 0486 753 980
komunikadcentro CXE esperanto.org
www.lingvo.org
(dane)
http://www.europarl.eu.int/meetdocs/committees/afco/20040216/518762da.pdf
(da) FORSLAG TIL EUROPA-PARLAMENTETS AFGØRELSE
"... og f.eks. undersøges, om ikke en parallel indførelse af et
neutralt relæsprog som esperanto ville kunne bidrage til at bevare de
eksisterende sprog, samtidig med at man undgår, at et af disse ikke
blot kommer til at overskygge de andre sprog, men også fuldstændig at
dominere dem,"