Karaj listanoj de cxi tiu listo,
la euxropa parlamentano G. Dell'Alba reprezentis hodiaux sub la numero
"Dell'Alba A5 1543/04", sian amendon al la raporto pri multlingveco,
Raporto 2003/2227 REG . Temas pri reenkonduko de la frazo forvisxita dum la
antauxa enkomisiona vocxdonado:
Gxi tekstas (en grandaj literoj estas la reenmetita frazo):
Konsiderante ke la pripensado pri la plej bonaj rimedoj por konservi la
malsamecon kaj la ricxecon kulturan kaj lingvan de Euxropo devos dauxri,
PRECIPE PER EKZAMENO CXU LA PARALELA ENKONDUKO DE NEUXTRALA PIVOTA LINGVO,
KIEL EKZEMPLE ESPERANTO, NE POVUS KONTRIBUI AL PLU-KONSERVADO DE
EKZISTANTAJ LINGVOJ, KAJ SAMTEMPE EVITI KE UNU AUX LA ALIA DE CXI TIUJ
AKIRO ROLON NE NUR PLI GRAVAN SED TIAN, KE GXI ENTUTE SUPERREGOS LA ALIAJN
LINGVOJN,
Gxis cxi tiu momento 15 parlamentanoj deklaris sian subskribon de tiu
amendo. Por ke la amendo entute estu akceptita ni bezonas 32 subskribojn
g'is venonta lundo je la 19-a horo posttagmeze. Entute, do, mankas 17
subskriboj.
La tagoj ne estas tre oportunaj pro la semajnfino kaj la kunsido lunde
posttagmeze en Strasburgo. Tamen nun necesas urgxe agi. Bonvolu skribi rete
al euxropa parlamentano de via lando en via lingvo kaj peti lin tuj anonci
rete sian intencon subskribi al la oficejo de G. Dell'Alba, cxe s-ro Paolo
Atzori <patzori@...> aux s-ino Isabella Marzullo
<imarzullo@...> aux telefone: +32 22 84 33 06. La oficejo poste
okupigxos pri fizika kolektado de la subskriboj en Bruselo vendrede la
26-an aux en Strasburgo lunde posttagmeze la 29-an.
Se vi ne konas la ret-adreson de viaj parlamentanoj vi povas sercxi ilin
per la reto en pluraj manieroj, sed gxenerale ili estas de cxi tiu formo:
NAPOLITANO, Giorgio <GNAPOLITANO@...>
ALMEIDA GARRETT, Teresa <TALMEIDAGARETT@...>
BARÓN CRESPO, Enrique <EBARONCRESPO@...>
BONDE, Jens-Peter <JPBONDE@...>
do la unuaj literoj de la persona nomo sekvataj sen punkto de la familia(j)
nomo(j).
Bonvolu SKRIBI RETE TUJ, doni la esencajn ADRESOJN JE KIUJ ILI ANONCU SIAN
INTENCON SUBSKRIBI, kaj SKRIBI MALLONGE. Mesagxoj pli longaj ol 10-15
linioj ne nur ne estos legataj de la parlamentano sed tre malversxajne ecx
ne de la sekretario.
Dankon ankaux nome de Sean O'Riain, prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio.
Renato Corsetti
------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@...>
------------------------------------------------------------