Saluton Renato
Mi jam skribis al la 16 danaj parlamentanoj kaj sendis leteron pere de faxo al
ilia adreso en Bruselo kaj Strasburgo, kaj ricevis tre positivan respondon de
Jens-Peter Bonde. Mi klopodos ankau sendi mesaghojn rete kiel vi instigas!
Amike
Ileana
----- Original Message -----
From: "Renato Corsetti" <renato.corsetti@...>
To: <^listoj okcident-euxropaj 2 :>
Sent: Thursday, March 25, 2004 11:53 PM
Subject: [esperantodk] Urgxa agado cxe viaj parlamentanoj en Bruselo
> Karaj listanoj de cxi tiu listo,
>
> la euxropa parlamentano G. Dell'Alba reprezentis hodiaux sub la numero
> "Dell'Alba A5 1543/04", sian amendon al la raporto pri multlingveco,
> Raporto 2003/2227 REG . Temas pri reenkonduko de la frazo forvisxita dum la
> antauxa enkomisiona vocxdonado:
>
> Gxi tekstas (en grandaj literoj estas la reenmetita frazo):
>
> Konsiderante ke la pripensado pri la plej bonaj rimedoj por konservi la
> malsamecon kaj la ricxecon kulturan kaj lingvan de Euxropo devos dauxri,
> PRECIPE PER EKZAMENO CXU LA PARALELA ENKONDUKO DE NEUXTRALA PIVOTA LINGVO,
> KIEL EKZEMPLE ESPERANTO, NE POVUS KONTRIBUI AL PLU-KONSERVADO DE
> EKZISTANTAJ LINGVOJ, KAJ SAMTEMPE EVITI KE UNU AUX LA ALIA DE CXI TIUJ
> AKIRO ROLON NE NUR PLI GRAVAN SED TIAN, KE GXI ENTUTE SUPERREGOS LA ALIAJN
> LINGVOJN,
>
> Gxis cxi tiu momento 15 parlamentanoj deklaris sian subskribon de tiu
> amendo. Por ke la amendo entute estu akceptita ni bezonas 32 subskribojn
> g'is venonta lundo je la 19-a horo posttagmeze. Entute, do, mankas 17
> subskriboj.
>
> La tagoj ne estas tre oportunaj pro la semajnfino kaj la kunsido lunde
> posttagmeze en Strasburgo. Tamen nun necesas urgxe agi. Bonvolu skribi rete
> al euxropa parlamentano de via lando en via lingvo kaj peti lin tuj anonci
> rete sian intencon subskribi al la oficejo de G. Dell'Alba, cxe s-ro Paolo
> Atzori <patzori@...> aux s-ino Isabella Marzullo
> <imarzullo@...> aux telefone: +32 22 84 33 06. La oficejo poste
> okupigxos pri fizika kolektado de la subskriboj en Bruselo vendrede la
> 26-an aux en Strasburgo lunde posttagmeze la 29-an.
>
> Se vi ne konas la ret-adreson de viaj parlamentanoj vi povas sercxi ilin
> per la reto en pluraj manieroj, sed gxenerale ili estas de cxi tiu formo:
>
> NAPOLITANO, Giorgio <GNAPOLITANO@...>
> ALMEIDA GARRETT, Teresa <TALMEIDAGARETT@...>
> BARÓN CRESPO, Enrique <EBARONCRESPO@...>
> BONDE, Jens-Peter <JPBONDE@...>
>
> do la unuaj literoj de la persona nomo sekvataj sen punkto de la familia(j)
> nomo(j).
>
> Bonvolu SKRIBI RETE TUJ, doni la esencajn ADRESOJN JE KIUJ ILI ANONCU SIAN
> INTENCON SUBSKRIBI, kaj SKRIBI MALLONGE. Mesagxoj pli longaj ol 10-15
> linioj ne nur ne estos legataj de la parlamentano sed tre malversxajne ecx
> ne de la sekretario.
>
> Dankon ankaux nome de Sean O'Riain, prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio.
>
> Renato Corsetti
> ------------------------------------------------------------
> Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
> Italujo, <renato.corsetti@...>
> ------------------------------------------------------------
>
>
>
>
> For at af-abonnere denne gruppe skal du sende et e-brev til/Por malaboni tiun
cxi grupon, vi simple sendu retposxtan leteron al:
> esperantodk-unsubscribe@egroups.com
>
> Advarsel: Hvis man svarer på denne besked, vil den blive sendt til alle
medlemmer af esperantodk. Ønsker man kun at svare afsenderen af beskeden, skal
man i "til"-boksen i sit e-postprogram have afsenderens adresse/Atenton: Se oni
respondas al tiu cxi mesagxo, gxi estos sendita al cxiuj membroj de esperantodk.
Se oni volas respondi nur al la sendinto de la mesagxo, oni en la "al"-linio en
onia retposxtprogramo nur havu ties retposxtadreson.
> Yahoo! Grupper Links
>
> For at besøge din gruppe, gå til:
> http://dk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/
>
> For at melde dig ud af denne gruppe, send en mail til:
> esperantodk-unsubscribe@...
>
> Dit brug af Yahoo! Grupper er underlagt:
> http://dk.docs.yahoo.com/info/utos.html
>