Cxi tiu mesagxo petas agadon nur de esperantistoj logxantaj en la nunaj
EU-landoj
---------------------------------------------------------------------
Karaj listanoj,
Kiel mi jam diris almenaux al kelkaj el vi hieraux la amendo de la euxropa
parlamentano Dell'Alba estis reprezentita, cxar estis kolektitaj pli ol la
32 subskriboj necesaj. La listo de la subskribintoj estas fine de cxi tiu
mesagxo. Dankegon al cxiuj esperantistoj kiuj en tre mallonga tempo provis
influi siajn parlamentanojn.
* La amendo estos vocxdonata definitive jxauxdon 2004-04-01 en Strasburgo.
* La amendo-numero estas: 7. Bonvolu *nepre* indiki tiun numeron kiam vi
skribas al parlamentanoj por inviti ilin vocxdoni favore. La raporto
Dell'Alba al kiu gxi referencas estas kodita tiel: A5 0153/2004 kaj gxia
nomo estas "Reguloj gxeneralaj pri multlingveco (modifo de la regularo)"
[En la franca: Règles générales de multilinguisme (modification du règlement)".
Do, esence vi devas diri al via parlamentano: "Bonvolu vocxdoni por la
amendo numero 7 en la raporto Dell'Alba A5 0153/2004 pritraktanta Regulojn
Gxeneralajn pri Multlinveco".
* La amendo tekstas (en grandaj literoj estas la reenmetita frazo):
Konsiderante ke la pripensado pri la plej bonaj rimedoj por konservi la
malsamecon kaj la ricxecon kulturan kaj lingvan de Euxropo devos dauxri,
PRECIPE PER EKZAMENO CXU LA PARALELA ENKONDUKO DE NEUXTRALA PIVOTA LINGVO,
KIEL EKZEMPLE ESPERANTO, NE POVUS KONTRIBUI AL PLU-KONSERVADO DE
EKZISTANTAJ LINGVOJ, KAJ SAMTEMPE EVITI KE UNU AUX LA ALIA DE CXI TIUJ
AKIRU ROLON NE NUR PLI GRAVAN SED TIAN, KE GXI ENTUTE SUPERREGOS LA ALIAJN
LINGVOJN,
Bonvolu ne "spami" kaj sekvi la jenajn regulojn:
- Skribu NUR individuajn mesagxojn kun iom malsama teskto al po unu
parlamentano (ne uzu kas'itajn adresojn kaj similajn komputilajn trukojn);
- Ne: gxenerala esprimo kia: "Estimata parlamentano", sed almenaux:
"Estimata parlamentano Ikso Ipsilono", tio estas, aldonante antauxnomon kaj
nomon.
- Prefere vi sendu mesagxon al homoj kiujn vi iel konas, kiuj estas el via
sama lando-parto aux partio. Tiukaze, indiku tion, kio ligas vin al li/sxi
(ekzemple: indiku, se ne la kompletan adreson, la nomon de via regiono, ks).
- NUR SE VI HAVAS TUTLANDAN FUNKCION (prezidanto aux sektretario de via
landa asocio) vi povus skribi pli gxenerale, ekzemple al cxiuj
parlamentanoj de via lando, sed cxiam per unuopaj mesagxoj.
Certe lauxdinde estas, gratuli al la 38 subskribintoj, sed ankaux
cxi-rilate ne estu kolektiva aux tro varma, cxefe pri tiuj, kiuj subskribis
grupe.
Se vi ne konas la ret-adreson de viaj parlamentanoj vi povas sercxi
ilin per la reto en pluraj manieroj, sed gxenerale ili estas de cxi tiu formo:
NAPOLITANO, Giorgio <GNAPOLITANO@...>
ALMEIDA GARRETT, Teresa <TALMEIDAGARETT@...>
BARÓN CRESPO, Enrique <EBARONCRESPO@...>
BONDE, Jens-Peter <JPBONDE@...>
do la unuaj literoj de la persona nomo sekvataj sen punkto de la familia(j)
nomo(j). La Brusela Komunikad-Centro havas cxiujn adresojn kaj lauxeble
liveros ilin al la petintoj.
Atentu: cxiu euxropa parlamentano estas potenciala vocxdononto, kaj cxij,
do, povas esti kuragxigataj.
BONVOLU NE IMITI MIN EN CXI TIU MESAGXO SED SKRIBI MALLONGE. Mesagxoj pli
ol 10-15-liniaj ne estas kutime legataj.
Dankon pro tio, kion vi sukcese faris gxis nun kaj ek al!
Memoru, ke vi partoprenas espereble historian momenton. Ecx se oni
vocxdonos kontraux tiu frazo la unuan fojon cxiu euxropa parlamentano devos
preni sian respondecon pri cxi tiu demando antaux la publiko. Kaj cxi tiu
estas nur la unua fojo!
Amike
Renato Corsetti
====================
Subskribis la amendon 38 homoj: Jens-Peter Bonde (unua en la vico, cxar li
subskribis nome de sia Grupo, Edd), kaj individue: Gianfranco Dell'Alba,
Gerard Onesta, Monica Frassoni, Marco Cappato, Beatrice Patrie, Luciana
Sbarbati, Giacomo Santini, Armonia Bordes, Emma Bonino, Maurizio Turco,
Olivier Dupuis, Benedetto Della Vedova, Didier Rod, Marie-Françoise Duthu,
Helene Flautre, Alain Lipietz, Danielle Auroi, Arlette Laguiller, Chantal
Cauquil, Martine Roure
Grupanoj de la grupo Edd:
1. Hr. BONDE, Jens-Peter , Chairman, Denmark
2. De Heer BLOKLAND, Johannes (Hans) , Co-president, Netherlands
3. M. BUTEL, Yves , Co-president, France
4. M. BERNIE, Jean-Louis , Member of the Bureau, France
5. M. COÛTEAUX, Paul , Member of the Bureau, France
6. Mr FARAGE, Nigel Paul , Member of the Bureau, United Kingdom
7. M. ABITBOL, William , Member, France
8. Hr. ANDERSEN, Bent Hindrup , Member, Denmark
9. De Heer BELDER, Bastiaan , Member, Netherlands
10. Mr BOOTH, Graham H. , Member, United Kingdom
11. De Heer van DAM, Rijk , Member, Netherlands
12. M. ESCLOPE, Alain , Member, France
13. Mme KUNTZ, Florence , Member, France
14. Mme MATHIEU, Véronique , Member, France
15. M. RAYMOND, Michel , Member, France
16. M. SAINT-JOSSE, Jean , Member, France
17. Fru SANDBÆK, Ulla Margrethe , Member, Denmark
18. Mr TITFORD, Jeffrey William , Member, United Kingdom
------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@...>
------------------------------------------------------------