Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can schedule a time for the group to chat?

Messages

  Messages Help
Advanced
Vocxdono pri Esperanto en la Euxropa Parlamento   Message List  
Reply | Forward Message #661 of 2194 |
Karaj geamikoj,

bonvolu pardoni mian gxisnunan silenton. Oni ja vocxdonis hieraux en la
Euxropa Parlamento en Strasburgo kaj oni ja malakceptis la amendon 7-an de
Dell'Alba, kiu menciis Esperanton. Mi ne pli frue skribis, cxar mi esperis
povi doni al vi kelkajn ciferojn, sed bedauxrinde mi ankoraux ne povas,
cxar la vocxdona sistemo estis per manlevo, kaj kiam la prezidanto
komprenas, ke estas klara plimulto, lauxsxajne, oni ankaux ne nombras la
vocxdonintojn kaj raportas nur pri la malaprobo. Ni atendas pliajn
informojn, sed estas klare ke la amendo ne estis akceptita.

Tion pluraj el ni supozis pro la rezultoj en la komisiono (14 kontrauxe kaj
12 pore), sed la evento estis same historia, cxar la unuan fojon la Euxropa
Parlamento en la pleno devis alfronti la temon.

Mirinda estis la reago de EU-aj esperantistoj, ecx supera je tio, kion mi
mem atendis. En kelkaj landoj oni kontaktis cxiujn unuopajn euxropajn
parlamentanojn. Mi scias pri Danlando, Francujo kaj Svedujo.
Povas esti ke tio estis farata ankaux en aliaj landoj, pri kio mi ne scias.
Mi rimarkis konsiderindan agadon en Britujo, Irlando, Germanujo kaj
Italujo. Mi certas ke agado estis ankaux en Hispanujo kaj Auxstrujo. Mi ne
scias pri aliaj landoj, sed tio tute ne signifas ke agado ne okazis. Tio
estas nur manko de informoj miaflanke kaj espereble aliaj kompletigos la
bildon.

Cxio cxi montras, ke ni ne timas alfronti la plej altajn instancojn de EU,
kaj ke ili, ne ni, estas en defenda pozicio. Frazoj de la speco: "Mi teorie
favoras vin, sed oni devas agnoski, ke la angla...." ofte aperis en la
respondoj de parlamentanoj. Gxi ankaux montras, ke euxropaj esperantistoj
kiam ili devas agi rekte por Esperanto, povas kaj volas fari tion.

Ni ne forgesu, ke en kelkaj landoj okazas rektaj prezentoj de esperantistaj
partioj. Neniu scias, cxu ili pravas, aux cxu ni pravas, kiuj preferas agi
pere de la tradiciaj partioj. Neniu havas la magian formulon por triumfigi
Esperanton. Ni ne forgesu, ke baldaux okazos granda tuteuxropa manifestacio
en Strasburgo, kiu espereble signos novan pusxon de la agado por Esperanto
en cxi tiu kontinento.
Bondezirojn al cxiuj cxi tiuj iniciatoj. Cxiu portas sian brikon aux sian
rokegon.

Estas tasko nia, de la Esperanto-organizajxoj, kaj unuavice cxi-kampe de
Euxropa Esperanto-Unio, gvidi la euxropajn esperantistoj al tiaj agadoj.

Mi aparte dankas la prezidanton de EEU, Sean O'Riain, kiu, malgraux siaj
momentaj taskegoj en Berlino pro la irlanda prezidanteco de EU, partoprenis
rekte la kampanjon per mesagxoj en la irland-gaela al la irlandaj
parlamentanoj kaj subtenis min, por ke mi agu iusence kiel oficisto de EEU
aldone al la Brusela Komunikad-Centro, kiu dauxre sekvis la aferon surloke.

Pluraj konkretaj taskoj estas nun antaux ni en cxi tiu kampo: la agado
okaze de la euxropaj elektoj (pri kiu baldaux vi ricevos indikojn de EEU
tra la Brusela Komunikad-Centro), novaj legxproponoj, kiuj estas nun
pristudataj, kaj laste kontinenta referendumo, permesota de la nova euxropa
konstitucio, pri lingva libereco por cxiuj lingvoj kaj por Esperanto en
Euxropo.

Mi ne povas ne mencii la esperantiston Ranieri Clerici, kiu estis la
sxlosila rilantanto kun la euxropa parlamentano, kiu prezentis la amendon,
kaj kiu nun estas pristudanta novan legxproponon prezentotan al la nova
parlamento post la elektoj. Ranieri estas tre modesta, sed eble baldaux li
mem konsentos aperi publike.

Grandan dankon al cxiuj agintoj! Vi redonis al mi la fieron esti
ankaux-euxropa esperantisto.

Amike

Renato Corsetti
------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@...>
------------------------------------------------------------





Fri Apr 2, 2004 2:15 pm

renato12002
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #661 of 2194 |
Expand Messages Author Sort by Date

Karaj geamikoj, bonvolu pardoni mian gxisnunan silenton. Oni ja vocxdonis hieraux en la Euxropa Parlamento en Strasburgo kaj oni ja malakceptis la amendon 7-an...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Send Email
Apr 2, 2004
2:20 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help