Varmigu viajn muskolojn atendante la inviton kaj la indikojn de EEU por
partopreni la kampanjon por Esperanto okaze de la elektoj de la Eu'ropa
Parlamento post proksimume du monatoj.
Mi ne scias, kiun signifon doni al la c'i-sekva informo, sed certe temas
pri pozitiva signifo.
Mi ne scias, c'u tio jam okazis en antau'aj eu'ropaj elektokampanjoj, sed
la signifo ja estas pozitiva.
Se vi malfermas
http://www.turu.st/sammo/greens/esperanto
kaj entajpas
la uzanto-nomon: green
kaj la psvorton: league
vi povas vidi parton de la informa materialo en Esperanto, kiun la eu'ropaj
verduloj komencis pretigi. Evidente ili opinias, ke esperantistoj estas
signifa grupo, tiom signifa ke indas strebi por ricevi ties voc'ojn okaze
de la elektoj.
La komputilaj dosieroj estas tre pezaj kaj multaj esperantistoj ne sukcesis
malfermi ilin.
Por tiuj, kiuj ne volas vidi la desegnojn sed nur volas legi tion, kio
estos skribita en ili en Esperanto, jen:
Du entscheidest = Vi decidas!
Phase 1
1) Via baloto por verda Europo!
2) Via baloto savas la maron!
3) Via baloto por paco!
4) Via baloto savas la medion!
5) Via baloto kontrau genmodifita nutrado!
6) Per via baloto sama rajto por ino kaj viro!
Phase 2
1) Via baloto haltigas korupton!
2) Via baloto kontrau klonado!
3) Kune ni rezistas!
4) Inoj! Ekregu!
5) Via baloto kontrau genmanipulado!
6) Via baloto forblovas nuklean energion!
7) Via baloto travidebligos multon!
8) Via baloto por paco!
Die Grünen = La Verduloj
European Greens = Europaj Verduloj
La tradukojn prizorgis Walter Klag el Au'strujo, kiu ankau' liveris la
c'i-suprajn tekstojn.
Amike
Renato
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>