Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can add links to your Web sites related to your group?

Messages

  Messages Help
Advanced
Parlamenta Agado   Message List  
Reply | Forward Message #664 of 2195 |
Parlamenta Agado

Plusendo el la retlisto [lingva-demokratio]:
-------------------------------------------


LANCXO DE EEU AGADO POR LA EUXROPA-PARLAMENTAJ BALOTOJ 2004

Karaj Esperantistoj de Euxropo,

Meze de junio elektigxos nova Euxropa Parlamemto, la unua kiu havos
deputitojn el la 25 landoj de la pligrandigita Euxropa Unio. De Malto
al Finnlando, de Cipro al Irlando kaj de Slovenio al Svedio 450
milionoj da Euxropanoj elektos siajn reprezentantojn.

La 1-a de aprilo en la nuna Euxropa Parlamemto (EP) kvazaux okazis
miraklo: danke al samideano Dell'Alba kaj manpleno da helpantoj la
plena EP unuafoje en sia historio vocxdonis por raporto kiu favore
menciis Esperanton, kaj 120 deputitoj, aux 43%, SUBTENIS Esperanton!
Tre kuragxiga novajxo, kaj cxiujn kontribuantojn al tia bonega
rezulto mi elkore gratulas.

Sed sagxuloj diras ke jam tro malfruas, ke la trajno foriris kaj la
angla jam gajnis. Cxu vere? Antaux 100 jaroj la auxto Model T Ford
gajnis; antaux 200 jaroj la franca gajnis; antaux 2,000 jaroj Latino
gajnis. Sed malgraux cxiuj "venkoj", la historio ne finigxis.
Preskaux 90% de la EU-popolo ne parolas angle denaske. Pro tio la
angla NENIAM donos samrajtecon al civitanoj, nek helpos paneuxropan
identecon evolui. Sen euxropa identeco, sen "ni"-sento, la EU
interesigxos nur elitojn kaj cxiam foros de sia popolo. Cxu 90% de
Euxropanoj akceptos eterne suban lingvan statuson, kun politikaj kaj
ekonomiaj sekvoj? Mi forte dubas tion, kaj en tiu dubo kusxas la
sxanco por Esperanto.

Antau 10 jaroj oni primokis la Euxron kiel "Esperanto-monon". Nun tiu
Esperanto-mono estas en la posxoj de pli ol 300 milionoj, kaj farigxis
pli forta ol la usona dolaro. Per tio EU jam montris al la mondo kion
gxi povas fari valute - same gxi povos fari lingve, se gxi volos. La
kreo de tiu volo estas nia takso. Ni uzu la sukceson de la Euxro,
tiom analogia al nia lingvo: neuxtrala euxropa valuto - neuxtrala
euxropa lingvo.

La granda EU-agado favore al malplimultaj lingvoj komencigxis per
EP-rezolucio en 1979. Objektive la anglalingva dominado en EU ne estas
en la intereso de Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Pollando ktp.
Ni malfermu iliajn okulojn dum la EP-kampanjo. Kun nur 8% pli ni
havos plimulton en la EP por favora mencio de Esperanto. Tio estas
nur la unua pasxo, sed la pli longa vojagxo komencigxas per unu pasxo.
Nia proksima celo estu EP-rezolucio kia la Dell'Alba-rezolucio,
kadre de protektado de lingva samrajteco kaj diverseco kiuj jam estas
oficialaj celoj de EU. Nia celo estas realisma kaj atingebla - ni
bezonas nur 8% pli!

Ni ne malsxparu tempon per internaj diskutoj, aux ecx per la plej
belaj internaj organizaj aferoj! Ek al la laboro!

Seán Ó Riain

Prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio




Mon Apr 26, 2004 12:34 pm

jens_s_larsen
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #664 of 2195 |
Expand Messages Author Sort by Date

Cxiam por pretigi sin partopreni en la agado okaze de la elektoj en Euxropa Unio post du monatoj, sed ankaux pli gxenerale por partopreni agadon cxe ...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Send Email
Apr 22, 2004
8:12 pm

... LANCXO DE EEU AGADO POR LA EUXROPA-PARLAMENTAJ BALOTOJ 2004 Karaj Esperantistoj de Euxropo, Meze de junio elektigxos nova Euxropa Parlamemto, la unua kiu...
Jens Stengaard Larsen
jens_s_larsen
Offline Send Email
Apr 26, 2004
12:40 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help