Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can search the group for older messages.

Messages

  Messages Help
Advanced
Protokolo   Message List  
Reply | Forward Message #668 of 2195 |
Protokolo de la Gxenerala kunveno de DEA
----------------------------------------

Okazinta dimancxe la 25-an de aprilo, je la horo 9.30 en la
Migrulhejmo de Aalborg.



1. Kiel kunvena gvidanto estis elektita Stanislaw Mielczarek el
Århus.

2. Kiel protokolantojn oni elektis Jens S. Larsen kaj Bent
Wiinberg.

3. La prezidantino prezentis detale la tutlandajn partojn de la
jarraporto. Sxi aldonis ke nun Eliza Kehlet okupigxas pri kompilado
de dana-Esperanta vortaro; ke deko da danoj partoprenos la EEU-
kongreson en Bilbao venontan auxguston; ke la Esperanto-kurso en RUC
plej versxajne ripetigxos; ke antaux unu semajno 250 libroj estis
transdonitaj el la biblioteko de KEK al tiu de RUC; kaj ke la libroj
de nia Libroservo nun trovigxas en la hejmo de la prezidantino.
Rilate al la EU-parlamenta agado sxi substrekis la helpon kiun sxi
ricevis de Peter Weide el Melby, kaj cetere menciis la sugeston de
Flavio Rebelo pri iu "premio Blinkenberg", asignebla al tiu persono
kiu faris la plej stultan eldiron pri Esperanto dum la jaro.

Pri la hejmpagxo Byrial Jensen el Langå deziris pli da enhavo,
precipe en la enirpagxo, pli da ligoj, kaj pli da informoj pri la
kluboj. Jytte Sunekær krome deziris pli da Esperantaj tekstoj en la
hejmpagxo. Torben Svendsen respondis ke la hejmpagxo estas
konstruata iom post iom, kaj ke gxi devas esti facile modifebla de
neprofesiulo. Byrial deklaris sin preta helpi pri la ellaborado de
la hejmpagxo. -- Byrial Jensen ankaux demandis kial la DEJO-
membrokunveno okazas samtempe kun la gxenerala kunveno de DEA, kaj
la prezidantino respondis ke la DEJO-anoj mem petis tion. -- Fine
la prezidantino petis komentojn pri la membrorevuo. Stanislaw
Mielczarek trovis ke la kontakto kun lokaj kluboj plibonigxis kaj
lauxdis la redaktorojn de EeD kaj Esperanto-nyt. Torben Svendsen
opiniis ke EeD estas grava ligilo inter la membroj kaj proponis
plivastigi la temaron, ekzemple per beletra literaturo.

Birthe Lapenna el Frederiksberg faris tutkoran dankon al la
estraro pro ilia granda laboro, kaj la jarraporto estis aplauxde
aprobita.

4. La kasistino prezentis la jarajn kalkulajxojn de DEA por 2003.
La Noll-fonduso ricevis propran kalkulajxon, kaj la nombro de
bankkontoj estas reduktitaj de kvin al du. Notinde estas ke EeD
kostis iom pli ol la tuta enspezo de kotizoj; la profiteto de 55 DKK
sxuldigxas al interezoj kaj kurzaj gajnoj. -- La kalkulajxon de la
Libroservo prezentis Arne Casper, atentigante ke la indikita valoro
de la stoko estas takso.

Okazis iom da klarigaj demandoj kaj respondoj pri la kalkulajxo
de la Libroservo, kaj oni ekdiskutis kiel malpliigi la elspezojn
kauxzitajn de la revu-eldonado. Bent Holm Laursen el Århus proponis
ke oni sendu EeD per retposxto al tiuj kiuj pretas rezigni pri
papera versio; Stanislaw Mielczarek proponis ke oni jam en la
venonta numero petu tiajn rezignojn, dum Peter Weide sxatus ricevadi
kaj paperan, kaj retan version. Grethe Nielsen el Næstved proponis
sendi la paperan version per "ekonomia" posxto (B-post). Torben
Svendsen atentigis ke t.n. pdf-versio de EeD jam nun estas legebla
en la retloko esperanto.dk, kaj Jens S. Larsen proponis ke aperu
anonco en la dissendolisto esperantodk cxiufoje kiam nova numero
estas surretigita. -- Grethe Nielsen proponis ankaux ke oni
fordonacu librojn kiujn la Libroservo ne povas vendi; montrigxis ke
tion la Libroservo jam faris unufoje, sed la prezo por sendi la
librojn estis pluraj centoj da kronoj.

Diskutite, la kalkulajxoj estis aprobitaj.

5. La prezidantino prezentis la laborplanon de DEA 2004-2005 (vidu
EeD 2004-1, p. 6). Pri informado: Gxis nun okazis neniu dissendo
de artikoloj pri Esperanto al la amaskomunikiloj, kaj nur la
arangxoj en Næstved estas regule priparolataj en la loka gazetaro.
Flugfolioj estas produktitaj. Ankaux ne estis tempo okazigi la
planitajn prelegojn en lernejoj, kvankam precipe en RUC tio estus
utila. Oni planas surretigi la revuon Esperanto-nyt apud la reta
versio de EeD kaj laborigi apartan grupon pri informado. -- Pri
instruado: La kursoj cxe Lars Kromann, venontfoje kunlabore kun
Sunda Esperanto-Agado, jam farigxis cxiujara evento. Ankoraux ne
ekzistas reta kurso, sed Libroservo akiris ekzemplerojn de la KD-
roma kurso eldonita de Flandra Esperanto-Ligo. Malgranda lernolibro
("sxlosilo") estas eldonita per financa apogo de la fonduso Tips og
Lotto. Oni esperas sammaniere financi la danan-Esperantan vortaron
ellaborotan de Eliza Kehlet. Studprogramo pri Esperanto jam
ekzistas en RUC. -- Pri utiligado: La prezidantino demandis cxu
oni sukcesis organizi jarkunvenon kun alloga programo, kaj la
cxeestantoj ridante jesis. Sed ankoraux mankas fari la lokajn
kunvenojn pli allogaj kaj akiri pli grandan membraron, ecx se la
junularo reaktivigxis en DEJO.

Torben Svendsen atentigis ke oni memoru helpi la junulojn, kiuj
estas po kvar homoj el Jutlando kaj Selando. -- E. Henning Olsen el
Næstved raportis ke la regiona televido TV2Øst venos al la klubejo
de NEU venontan semajnon, pro la gazetara informado. -- La
prezidantino raportis pri plano informi en la librofoiro en la Forum-
halo en Kopenhago venontan oktobron, inspirite de sukcesa simila
agado en Litovio, sed la kostojn Peter Weide trovis malebligaj,
kvankam Bent Jensenius sugestis kunlabori kun alia eldonisto. -- La
kunvena gvidanto finis la punkton per kelkaj meditoj pri la utilo de
eksterlandaj prelegantoj.

6. La statutsxangxan proponon, senditan de la estraro de Næstved
Esperanto Unuigxo, prezentis E. Henning Olsen. Li trovis la
pasintjaran jarkunvenon iom hxaosa kaj esprimis timon ke povus esti
malfacile kontroli cxu cxiuj vocxdonantoj kaj vocxdon-rajtigintoj
efektive estas membroj. Lis Thune el Hvidovre, spertinte kontrolon
pasintjare, opiniis ke tio bone funkcias. Karen Olsen el Næstved
demandis kiom da vocxdonrajtantoj cxeestas, kaj la kasistino
respondis ke tri cxeestantoj ne estas vocxdonrajtaj. Torben
Svendsen atentigis ke la disputoj de la pasintjara jarkunveno neniel
temis pri la vocxdonrajtigiloj. -- Oni vocxdonis pri la propono per
manlevo, kaj gxi estis akceptita per 23 vocxoj por, 4 kontraux kaj 3
sindetenoj.

7. Kiel prezidanto estis aplauxde reelektita Ileana Schrøder.

8. Kiel du novajn estraranojn, por anstatauxi Bent Wiinberg kaj Ole
Blaust, la prezidantino proponis Ejnar Hjorth el Ålborg kaj Peter
Weide el Melby, kaj Bent Wiinberg proponis Jens S. Larsen. Okazis
do skriba baloto; la balotilojn disdonis kaj kalkulis du cxeestantaj
nemembroj de DEA, Ann-Louise Åkerström el Helsingborg kaj Henryka
Mielczarek el Århus. Elektitaj estis Peter Weide kun 29 vocxoj kaj
Ejnar Hjorth kun 24 vocxoj; Jens S. Larsen kun 14 vocxoj ne estis
elektita.

9. Kiel anstatauxantoj estis reelektitaj Ana Røssum kaj Bent
Jensenius.

10. Kiel revizoro Jacob Nordfalk el Valby (ekfunkciinta kiel
revizoro pro rezigno de Arne Casper) akceptis dauxrigi. Lis Thune
ne akceptis novan periodon, dum Aleksander Kogan el Kopenhago antaux
la jarkunveno informis ke li pretas transpreni; kiel dua revizoro
Kogan do estis elektita. Bent Wiinberg akceptis la funkcion de
revizora anstatauxanto. La prezidantino kaj Bent Wiinberg reciproke
dankis pro lia finigxinta kunlaboro en la estraro.

11. La Gxenerala Kunveno en 2005 lauxplane okazos la 9-10 de aprilo
en Thune Landboskole, agrikultura lernejo 6 kilometrojn sudoriente
de Roskilde. Byrial Jensen esprimis kontenton ke la gxeneralaj
kunvenoj nun okazas samloke kun la tranoktado. Peter Weide sugestis
ke oni havu pli festan festmangxon, kaj Lis Thune proponis ke tiam
oni faru aparte mendeblan bankedon kaj enlasu la ceterajn
kongresanojn al la posta festo. -- Por 2006 estas propono de Malmö
fari tie komunan kongreson kun jarkunvenoj de DEA kaj Sveda
Esperanto-Federacio.

12. Sub la punkto eventualajxoj Bent Holm-Laursen rakontis pri
ESPERTEL. Momente ACN ofertas servojn nur por fiksita telefono, sed
planas vastigxi al posxtelefonado, interretaj konektoj, kaj ecx
elektro kaj gaso. Torben Svendsen rakontis ke li komence estis
skeptika pri la ideo, sed nun trovas gxin aprobinda, ankaux cxar
estas facile eligxi. -- Poul Kry Poulsen el Ringsted demandis cxu
danoj partoprenos en la manifestacio en Strasburgo, sed sxajnis ke
ne.









Mon May 3, 2004 8:09 pm

jens_s_larsen
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #668 of 2195 |
Expand Messages Author Sort by Date

Protokolo de la Gxenerala kunveno de DEA ... Okazinta dimancxe la 25-an de aprilo, je la horo 9.30 en la Migrulhejmo de Aalborg. 1. Kiel kunvena gvidanto...
Jens Stengaard Larsen
jens_s_larsen
Offline Send Email
May 3, 2004
8:09 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help