EUXROPAJ PARLAMENTAJ BALOTOJ 2004: Kampanjorekomendoj
LANCXO DE EEU-AGADO POR LA EUXROPAJ PARLAMENTAJ BALOTOJ 2004
(plenan dokumenton kun pli da konsiloj kaj informa materialo vi povas legi cxe
http://lingvo.org/eo/4/776,
pasvorto: saluton)
Karaj esperantistoj de Euxropo,
meze de junio elektigxos nova Euxropa Parlamento (EP), la unua kiu havos
deputitojn el la 25 landoj de la
pligrandigita Euxropa Unio. Entute 450 milionoj da euxropanoj elektos siajn
reprezentantojn.
Ek al la laboro! Se vi pretas kunlabori en tiu cxi kampanjo, bonvolu kontakti
nin
(komunikadcentro@..., komunikadcentro CXE lingvo.org) aux vian landan
asocion. Cxu per tradukado,
kontrollegado, eltrovado de kandidataj adresoj, kontakti viajn kandidatojn -
cxiu formo de kunlaboro estas
grava kaj bonvena. Sube ni donas al vi kelkajn ideojn kiel vi povus mem agadi
kadre de la kampanjo.
Seán Ó Riain
Prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio
------
Jen kelkaj sugestoj kiel landaj asocioj kaj individuoj povas partopreni en la
balotkampanjo:
Kion povas fari landaj asocioj?
- kontakti la centrajn organojn de cxiuj naciaj partioj kaj provi igi ilin
subskribi deklaron pri defendo de
lingvoj kaj lingva plureco. La deklaro estas adaptebla laux modelo de tiu
dissendata de la franca asocio. Vd.
aneksajxon kaj http://lingvo.org/xx/4/767.
- kontakti la naciajn kandidatojn petante ilin ke ili subskribu deklaron pri
defendo de lingvoj kaj lingva
plureco. Vd. aneksajxon.
- disponigi al individuaj aktivuloj tekstojn de deklaroj, kiujn la kandidato
subskribu kaj informan materialon
en la nacia lingvo, kiun la loka esperantisto mane povas transdoni okaze de la
renkontigxo.
- raporti sinteze al la esperanta publiko
- prepari gazetaran komunikon cele al eksteraj amaskomunikiloj. La kandidataj
reagoj, au manko de reagoj,
estos publikigitaj en listo. Eble la tuta afero interesos la amaskomunikilojn.
Kion povas fari individua esperantisto?
- trovi la adresojn kaj ret-adresojn de kandidatoj kaj disponigi al la landa
asocio
- alskribi balotdistriktajn kandidatojn de cxiuj partioj
- alskribi naciajn partiojn
- raporti pri reagoj al la landa asocio
---
Informojn por dissendi al viaj kandidatoj vi trovas por (pasvorto: saluton)
Informilo Ghisdate pri Esperanto: http://lingvo.org/xx/3/250
La Praga Manifesto: http://lingvo.org/xx/2/3
Aliajn argumentojn vi povas cxerpi el: http://lingvo.org/xx/4/760
---
Letero A
(Modelo) “Mi, LUDOVIKO EKZEMPLULO, kandidato/kandidatino en la elektoj al la
Euxropa Parlamento 2004 en lando
X, konsentas subteni la <PROPRAN LINGVON> kaj defendi la lingvan samrajtecon en
EU. Se mi farighus EP-ano, mi
promesas lukti por lingva kaj kultura samrajteco, esperante atingi iun konkretan
rezulton dum mia unua jaro en
la EP."
Letero B
Aux vidu cxe http://lingvo.org/xx/4/767 jam en pluraj lingvaj versioj (se mankas
via lingvo kaj vi emas
traduki, bv. kontakti min)
Estimata s-ro/s-ino XXX,
kun granda intereso ni sekvas la balotkampanjon por la Euxropa Parlamento kaj
atente legis vian politikan
programon.
[Paragrafo nur por uzo de landaj asocioj, ne por individuoj] Ni nun sxatus
informi la membrojn de
NOMODEVIAESPERANTOASOCIO, kiu agadas por lingva diverseco kaj egaleco, pri via
sinteno rilate al la lingva
temo. Pro tio, ni tre aprezus respondojn al la sekvaj demandoj.
[Paragrafo nur por uzo de individuoj, ne por landaj asocioj] Mi nun sxatus
ekscii pli pri via sinteno rilate
al la lingva demando. Pro tio, ni tre aprezus respondojn al la sekvaj demandoj.
- Se vi farighus EP-ano, kian prioritaton vi donus al la lukto por lingva kaj
kultura samrajteco? Kiujn
konkretajn rezultojn vi esperas atingi dum via unua jaro en la EP?
- Pli kaj pli da euxropaj postenoj estas rezervitaj al denaskaj parolantoj de la
angla ('English mother tongue
only': vidu liston de 700 dunganoncoj cxe www.lingvo.org/diskriminacio). Chu
laux vi neuxtrala lingvo kiel
Esperanto estus perspektive bona solvo por lingva diskriminacio en Euxropa Unio
de 20 oficialaj lingvoj?
- Euxropa Unio subtenas la lernadon de cxirkaux 30 lingvoj pere de diversaj
programoj (ekzemple Lingua,
Socrates, ktp). Cxu vi subtenas la inkluzivigon de Esperanto inter la lingvoj
elekteblaj por tiaj euxropaj
programoj? Jeskaze, kiel? Nekaze, kial?
- En la raporto 2003/2227 pri multlingvismo en la Euxropa Parlamento, vocxdonita
de la Euxropa Parlamento
(31/03-02/04/2004), la auxtoro, EP-ano Gianfranco Dell'Alba, inter alie
proponas, ke Euxropa Unio esploru la
uzadon de Esperanto kiel pontlingvo inter diversaj interpretataj kaj tradukataj
lingvoj. Cxu vi subtenas tian
proponon?
MI/NI tre dankas vin pro la respondoj.
Kun altestimaj salutoj (aux la kutima finaj salutvortoj en vialando).
poste skribu vian nomon, eventuale vian asocion, kaj adreson