Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can schedule a time for the group to chat?

Messages

  Messages Help
Advanced
Programo de KEKG   Message List  
Reply | Forward Message #689 of 2195 |
12.07.2004
Karaj Esperantodk-listanoj!
Jen program-informo:
Jam nun la autunan programon de Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo (KEKG)
Bv rimarki, ke Kulturgrupo nun ricevis propran retposht-adreson:
kulturgrupo@..., (nova!!)

Amike salutas en la nomo de KEKG
Torben Svendsen
kulturgrupo@...
-----------------------------------------------------

KEKG invitas vin al Kopenhagaj prelegoj
Post ankorau sezono da sukcesaj prelegoj la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo
(KEKG) denove lanchas serion da prelegoj. Ni esperas, ke niaj aranghoj ade
allogos Esperanto-parolantojn en Kopenhago kaj el la Sunda regiono. La aranghoj
okazas unufoje monate kaj ili povas funkcii ankau kiel sendependan lokon por
chiuj Esperanto-parolantoj en la regiono.

Kiel kutime, ni havos post chiu prelego agrablan kaj liberan interbabiladon en
Esperanto. Ni ankau ne forgesu oferti teon, kafon, kaj kukon, kiujn oni povas
ghui metinte 10 kronojn en la tiucelan kason. La prelegoj okazos en la kutima
loko en la Civitana Domo de Frederiksberg, atingebla per autobuso n-ro 29 el
stacio Vesterport. al haltejo Danas Plads, au per la Metroo el Nørreport ghis
la stacio Forum je Julius Thomsens Plads, (Placo) kie vi daurigu piede laulonge
de la placo (ch. 300 m) ghis Danasvej 30B.



Aranghoj de KEKG en Medborgerhuset, Danasvej 30 B, salono n-ro 1, dua etagho.
La pordoj malfermitaj 19.00-23.00; chiu prelego okazos 19.30 -20.30.

AUTUNA PROGRAMO 2004


Merkredon, 08.09. 2004: "Vojagho en tempo kaj spaco "

Rakontoj kun lumbildoj el la landoj Kolombio, Brazilo kaj Paragvajo de la
1970-aj jaroj.

Prelego de Bent Jensenius



Jaudon, 14.10.2004: "Lingvistikaj revolucioj"

Malkiel ekzemple la fizikaj sciencoj, la lingvoscienco dum la lastaj du
jarcentoj ne atingis maturecon kaj stabilan progreson, sed nur trairis unu
chiodetruan revolucion post la alia. La chefaj disputoj estis:
(1) Chu lingvo estas natura au artefarita fenomeno?
(2) Chu la lingvo funkcias kadre de la socio au ene de la individuo? - kaj
(3) Chu la lingvo utilas chefe por esprimi pensojn de la parolanto au por
komuniki la pensojn al aliaj?
Estas evidente ke la respondoj al tiuj tri demandoj havas enorman signifon por
la disvastigo de la Internacia Lingvo kaj por la memkompreno de la
Esperantistoj. En sciencaj medioj la ghustaj respondoj - tiuj kiuj faras el
lingvistiko stabile progresantan sciencon - klarighis nur dum la lastaj dek
jaroj, kaj ili ankorau estas tute nekonataj ekster malgranda lingvista
avangardo. Tiun mankon chi tiu prelego klopodas ripari.

Prelego de Jens S. Larsen



Jaudon, 11.11.2004: "Ekbruligis mi fajron en kor': Pri la rusa blindula poeto
kaj

esperantisto Vasilij Eroshenko"

Prelego de Alexander Kogan



Jaudon, 25.11. 2004: "1954 - 10.12 - 2004: La 50-jara datreveno

de la Montevidea Rezolucio favore al Esperanto". Parto I. (1946-1953)

Mogens Rude Andersen rakontos la historion malantau la rekono de

la Internacia Lingvo fare de UNESKO - la organizajho de Unighintaj

Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Parto II. (1953-1954) en januaro 2005

Prelego de Mogens Rude Andersen

Sabaton, 11.12.2004: "L.L. Zamenhof - festvespero"

Detala programo de la festvespero aperos dum la autuno 2004.

Amike salutas - en la nomo de la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo

Torben Svendsen

PS. Se vi deziras detalojn pri la prelegoj au havas demandojn pri la aranghoj
bv. turni vin al Torben Svendsen, Vanløse Alle 57, DK-2720 Vanløse, Danio. Tel:
38 74 97 64, rete: kulturgrupo@... (nova !!)


-------FINO-------------------------------------




[Dele uden tekst er blevet fjernet fra denne meddelelse]




Mon Jul 12, 2004 7:21 pm

tsv1955
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #689 of 2195 |
Expand Messages Author Sort by Date

12.07.2004 Karaj Esperantodk-listanoj! Jen program-informo: Jam nun la autunan programon de Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo (KEKG) Bv rimarki, ke Kulturgrupo...
Torben Svendsen
tsv1955
Offline Send Email
Jul 12, 2004
7:23 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help