Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can set the sort order of messages? Just click on the link in the date column. Your preferences will be remembered, so you don't have to do it again when you return.

Messages

  Messages Help
Advanced
REZOLUCIO DE BILBAO   Message List  
Reply | Forward Message #694 of 2195 |
REZOLUCIO DE BILBAO
Karaj,
Estimataj,

Jen la rezolucio de Bilbao, jhus akceptita de la EEU-Kongreso. Mi ege
aprezus se vi pretus traduki ghin nacilingven (jam ekzistas antau-
versio en la franca). Bv. sinanonci antaue che Marko (marko.lins CXE
lingvo.org)

Ghi ankau estos uzitaj en kampanjoj rilate al la gazetaro kaj
polikistoj.

Koran antaudankon
Dafydd ap Fergus
Direktoro BKC

REZOLUCIO DE BILBAO

Kunveninte okaze de la 6-a Euxropa Kongreso de Esperanto, kiu
disvolvigxis en Bilbao de la 25-a gxis la 28-a de auxgusto 2004, la
284 partoprenantoj el 24 landoj :

Substrekas, ke la homaranisma principaro de la Esperanto-movado, kaj
gxia celo al libera interkomprenigxo inter la homoj kaj la popoloj
kaj al paco, tute kongruas kun la tuteuxropa volo konstrui Euxropon
enpacigxinta, unueca, harmonia kaj ricxigita de gxiaj multspecaj kaj
multlingvaj kulturoj.

Substrekas sian firman subtenon al la principo de strikta lingva
egalrajteco kaj de neuxtrala multlingvismo.

Notas, en la aplikado de tiu principo, la ampleksecon de la teknikaj
kaj financaj malfacilajxoj, kiujn devas alfronti la euxropuniaj
servoj pri tradukado kaj interpretado, kaj kiujn hodiaux pligravigas
la plivastigxo de Euxropa Unio.

Konstatas, ke en la euxropuniaj instancoj - same kiel en multaj
euxropaj organizajxoj, ecx en la euxropaj membro-sxtatoj kaj ties
instruadaj sistemoj - pli kaj pli nur unu nacia lingvo estas
privilegie konsiderata kiel sola bazlingvo de komunikado kaj
informado tiel malfortigante komunan euxropan identecon.

Konstatas, sekve de tiu privilegio, ankaux la lingvan diskriminacion
de multegaj dunganoncoj, kiuj proponas postenojn rezervitaj nur al
denaskaj parolantoj de tiu nacia lingvo, kaj kiu tiel iom post iom
kreas ties faktan hegemonion.

Kondamnas tiun faktan lingvan hegemonion, kiu kontrauxas cxiujn
principojn de egaleco, objektiveco kaj demokrateco, kiu maljuste
favoras iun malplimulton de euxropaj civitanoj, kaj el kiu auxtomate
fontas kultura, ekonomia, socia kaj politika superregado kaj
mallojala konkurenco.

Certas, ke solvo de tiuj problemoj povas kusxi en la uzo de neuxtrala
lingvo kiel Esperanto, pro gxiaj ecoj de facileco, precizeco kaj
logika konstruo, de prononca homogeno kaj de rapida adapteblo, kiel
traduka kaj interpreta pivotlingvo en la euxropuniaj instancoj, kaj
kiel lingvinstrua helpilo en la instruaj sistemoj de la membro-
sxtatoj.

Proponas, surbaze de rezolucioj de Unesko de 1954 kaj 1985 pri
instruado de Esperanto, kaj de la konkludoj de la raporto "Gxeneralaj
arangxoj pri multlingvismo", alprenita de la Euxropa Parlamento en
2004, ke la Euxropa Parlamento starigu interpartian grupon por funde
pristudi la nunajn euxropajn lingvajn problemojn, la diversajn
ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto.

Sugestas, ke tiu prilingva grupo rapide iniciatu eksperimentojn -
zorge kontrolotajn kaj mezurotajn de fakuloj kaj parlamentanoj - de
uzo de Esperanto kiel traduk-interpreta pivotlingvo en la Euxropa
Parlamento, kaj ke gxi konsilu al cxiuj membro-sxtatoj simile
kontrolotajn eksperimentojn pri enkonduko kaj instruado de Esperanto
en iliaj instrusistemoj.

En Bilbao, la 28-an de auxgusto 2004.





Sat Aug 28, 2004 6:46 pm

dafyddapfergus
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #694 of 2195 |
Expand Messages Author Sort by Date

REZOLUCIO DE BILBAO Karaj, Estimataj, Jen la rezolucio de Bilbao, jhus akceptita de la EEU-Kongreso. Mi ege aprezus se vi pretus traduki ghin nacilingven (jam...
Dafydd ap Fergus
dafyddapfergus
Offline Send Email
Aug 28, 2004
6:46 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help