Rezolucio de Bilbao
La Rezolucio de Bilbao, adoptita de la Kongreso de Europa
Esperanto-Unio, nun legeblas en nau lingvoj (vidu
http://lingvo.org/xx/4/908 ). La intenco estas uzi ghin por informi
politikistojn kaj jhurnalistojn pri la agadoj kaj opinioj de EEU.
Chu vi pretas traduki danen?
Ghi nun legeblas nur germane, angle, esperante, france, irlande,
latve, portugale, slovake, kaj serbe.
Tradukoj en europaj lingvoj multe helpos nin en la politika agado por
Esperanto.
Jeskaze bv. antaue kontakti Marko Lins kiu kunordigas la reton de
tradukantoj (marko.lins CXE lingvo.org - CXE = @ )
Koran antaudankon,
--
Dafydd ap Fergus
Direktoro
Brusela Komunikadcentro de UEA/EEU
Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat
1030 Brussel
Eposhto: komunikadcentro CXE esperanto.org
http://lingvo.org
Rezolucio de Bilbao
Kunveninte okaze de la 6-a Euxropa Kongreso de Esperanto, kiu
disvolvigxis en Bilbao de la 25-a gxis la 28-a de auxgusto 2004, la
284 partoprenantoj el 24 landoj:
Substrekas, ke la homaranisma principaro de la Esperanto-movado, kaj
gxia celo al libera interkomprenigxo inter la homoj kaj la popoloj kaj
al paco, tute kongruas kun la tuteuxropa volo konstrui Euxropon
enpacigxinta, unueca, harmonia kaj ricxigita de gxiaj multspecaj kaj
multlingvaj kulturoj.
Substrekas sian firman subtenon al la principo de strikta lingva
egalrajteco kaj de neuxtrala multlingvismo.
Notas, en la aplikado de tiu principo, la ampleksecon de la teknikaj
kaj financaj malfacilajxoj, kiujn devas alfronti la euxropuniaj servoj
pri tradukado kaj interpretado, kaj kiujn hodiaux pligravigas la
plivastigxo de Euxropa Unio.
Konstatas, ke en la euxropuniaj instancoj - same kiel en multaj
euxropaj organizajxoj, ecx en la euxropaj membro-sxtatoj kaj ties
instruadaj sistemoj - pli kaj pli nur unu nacia lingvo estas
privilegie konsiderata kiel sola bazlingvo de komunikado kaj informado
tiel malfortigante komunan euxropan identecon.
Konstatas, sekve de tiu privilegio, ankaux la lingvan diskriminacion
de multegaj dunganoncoj, kiuj proponas postenojn rezervitaj nur al
denaskaj parolantoj de tiu nacia lingvo, kaj kiu tiel iom post iom
kreas ties faktan hegemonion.
Kondamnas tiun faktan lingvan hegemonion, kiu kontrauxas cxiujn
principojn de egaleco, objektiveco kaj demokrateco, kiu maljuste
favoras iun malplimulton de euxropaj civitanoj, kaj el kiu auxtomate
fontas kultura, ekonomia, socia kaj politika superregado kaj mallojala
konkurenco.
Certas, ke solvo de tiuj problemoj povas kusxi en la uzo de neuxtrala
lingvo kiel Esperanto, pro gxiaj ecoj de facileco, precizeco kaj
logika konstruo, de prononca homogeno kaj de rapida adapteblo, kiel
traduka kaj interpreta pivotlingvo en la euxropuniaj instancoj, kaj
kiel lingvinstrua helpilo en la instruaj sistemoj de la membro- sxtatoj.
Proponas, surbaze de rezolucioj de Unesko de 1954 kaj 1985 pri
instruado de Esperanto, kaj de la konkludoj de la raporto "Gxeneralaj
arangxoj pri multlingvismo", alprenita de la Euxropa Parlamento en
2004, ke la Euxropa Parlamento starigu interpartian grupon por funde
pristudi la nunajn euxropajn lingvajn problemojn, la diversajn
ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto.
Sugestas, ke tiu prilingva grupo rapide iniciatu eksperimentojn -
zorge kontrolotajn kaj mezurotajn de fakuloj kaj parlamentanoj – de
uzo de Esperanto kiel traduk-interpreta pivotlingvo en la Euxropa
Parlamento, kaj ke gxi konsilu al cxiuj membro-sxtatoj simile
kontrolotajn eksperimentojn pri enkonduko kaj instruado de Esperanto
en iliaj instrusistemoj.
En Bilbao, la 28-an de auxgusto 2004.