Bv. konsideri plusendi al via nacia Esperanto-retlisto
-----
Saluton, estimataj, karaj,
jen cxi-sube vi trovas tradukendan tekston de la gazetara komuniko, individue
adaptebla, pri la Euxropa Tago de la Lingvoj. Gxi estas uzebla kaj por landaj
asocioj kaj por lokaj grupoj per enmeto de nomoj de surlokaj aktivuloj. Tasko
post la traduko estas dissendi al la surloka gazetaro.
Sed por faciligi la laboron al niaj surlokaj aktivuloj, necesas provizi plej
eble da lingvaj versioj. Ni bezonas la komunikon en cxiuj lingvoj efektive
uzataj en landoj, alighitaj al la Konsilio de Euxropo.
Se vi pretas traduki aux kontrollegi, bv. kontakti min rete cxe
marko.lins@... (marko.lins @ lingvo.org.) indikante la lingvon kaj gxis
kiam vi intencas fini la tradukon. Bv. sendi tradukojn kiel pura teksto sen ajna
formatigo.
!!! Prefere ne ektraduku sen antaua informo al mi, char foje du tradukas
samtempe kaj tio ja estas perdo de energio. !!!
Mi antaudankas pro via helpo en tiu cxi grava informkampanjo kaj amike salutas
Marko Naoki LINS
-----------------------------------------
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Europa Esperanto-Unio
e-posto: marko.lins@...
Tel. +32-498-133.177
Fax +32-2-640.5384
http://www.esperanto.net
http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio
Por subteni: UEA-konto 'eece-p'. Dankon.
[Post tio komenco de traduko]
NIAURBO celebras la Euxropan Tagon de Lingvoj
GAZETARA KOMUNIKO DE NIAURBA ESPERANTO ASOCIO
TT/09/2004. La Euxropa Tago de la Lingvoj, la 26-an de septembro 2004, estas
festo de lingva lernado kaj lingva diverseco. Ankaux en NIAURBO la tago estas
celebrata. "Estas la tago por montri la ricxecon de niaj lingvoj kaj kuragxigi
NIAURBANOJN lerni lingvojn," diras ANTAUNOMO FAMILINOMO, de la NIAURBA ESPERANTO
ASOCIO. La asocio volas, kiel unu el malmultaj asocioj en Euxropo, popularigi la
eventon.
"Cxiuj NIAURBANOJ konu la Tagon. La ideo estis lancxita de la Konsilio de Euxopo
nur en 2001 kaj gxi nun farigxas cxiujara evento en multaj euxropaj landoj.
Respekti la lingvojn de viaj najbaroj helpas ke homoj respektu nian lingvon,"
diras FAMILINOMO.
Cxijare la NIAURBA ESPERANTO ASOCIO decidis instigi politikistojn labori por
lingva egaleco. "Kune kun esperantistoj el aliaj euxropaj landoj ni preparis en
Bilbao rezolucion. El Esperanto ni tradukas la rezolucion en dekon da lingvoj
kaj sendas al politikistoj. Oni devas respekti la egalrajtecon de lingvoj kaj ne
nur favori la anglan. Ni volas ankaux informi politikistojn pri la neuxtrala kaj
facile lernebla lingvo Esperanto." La bazo de tio, kio farigxis la internacia
lingvo Esperanto, estis lancxita en Varsovio en 1887.
Pli da informoj pri :
Euxropa Tago de la Lingvoj: http://www.ecml.at/edl
Esperanto: http://www.esperanto.net
Rezolucio okaze de la Euxropa Tago de la Lingvoj, la 26-an de septembro 2004:
http://lingvo.org/xx/4/908
[Fino de traduko]
[Dele uden tekst er blevet fjernet fra denne meddelelse]