Unu el la celoj de EEU en c'i tiu periodo estas: estigi en la eu'ropa
parlamento interpartian grupon por protekti lingvan samrajtecon kaj
diversecon. Bonvolu atenti pri c'i tiu mesag'o, kaj bonvolu kunlabori kun
via landa asocio, se vi log'as en unu el la landoj de EU, por ke g'i sendu
la Deklaron de Bilbao en sia lingvo al sialandaj parlamentanoj.
Amike
Renato
-----------------------------------------------------------
Karaj europaj esperantistoj,
prepare por al Europa Tago de Lingvoj, 26 septembro 2004, mi petas
vin sendi la Deklaron de Bilbao en via nacia lingvo al la
europaj parlamentanoj de via lando. Tio estos unua pasho al postaj kontaktoj
por alveni al iu interpartia parlamenta grupo pri Esperanto kaj lingvaj
problemoj. Gravas ke ghi nomighu "Grupo por protekti lingvan samrajtecon
kaj diversecon", kaj ne havu la vorton "Esperanto" en la nomo, char ni
volas altiri parlamentanojn kiuj ankorau neniam subtenis Esperanton.
Mi shatus ke la Landaj Asocioj sendu la rezolucion de Bilbao unuope al
EP-anoj, kun eta persona letero, substrekanta la gravecon de la antaulasta
paragrafo, kaj demandante ke ili legu nur tiun paragrafon se ili ne havas
tempon legi la tuton. La Landaj Asocioj ne donu la impreson ke temas pri iu
cirkulero sendata al chiuj EP-anoj, char tia cirkulero ili tuj forjhetis
sen legi ghin.
Bonvolu sendi lau komisio kaj nome de via landa asocio. Sendu individue nur
al parlamentanoj, kun kiuj vi havas rektan, amikan rilaton.
Se vi volas, vi povus ankau mencii la anoncojn en la franca gazeto "Le
Monde" kaj en naciaj polaj kaj litovoj gazetoj por la Europa Tago de
Lingvoj, 26 septembro 2004.
La jam ekzistantaj tradukoj de la Deklaro de Bilbao estas riceveblaj
che http://lingvo.org/xx/4/908 (28-an de augusto).
Multan dankon pro via kunlaboro.
Sameurope via,
Seán Ó Riain
prezidanto de EEU
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>