Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can schedule a time for the group to chat?

Messages

  Messages Help
Advanced
Fw: N-ro 190 - Gazetaraj Komunikoj de UEA   Message List  
Reply | Forward Message #752 of 2196 |

----- Original Message -----
From: "Osmo Buller" <direktoro@...>
To: <gazetaraj.komunikoj@...>
Sent: Friday, December 10, 2004 6:16 PM
Subject: N-ro 190 - Gazetaraj Komunikoj de UEA


> =================================================================
> GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
> N-ro 190
> 2004-12-10
> ==================================================================
>
> Enhavo:
>
> 1. 50-a datreveno de Montevideo
> 2. Deklaro okaze de la 50-a datreveno de la Rezolucio de Unesko pri
> Esperanto kaj de la Tago de Homaj Rajtoj
> 3. Plu eblas subskribi Manifeston 2000
>
>
> * * * * *
>
>
> 50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO
>
> La Esperanto-movado festas la 50-an datrevenon de la historia rezolucio pri
> Esperanto, kiun Unesko akceptis en sia Gxenerala Konferenco en Montevideo
> la 10-an de decembro 1954. Du tagojn pli frue Unesko asignis al Universala
> Esperanto-Asocio la statuson de konsultaj rilatoj. La akcepto de la
> rezolucio de 1954, rekonfirmita per nova rezolucio de la Gxenerala
> Konferenco en 1985 en Sofio, signifas la plej gravan oficialan rekonon de
> Esperanto fare de la monda komunumo gxis nun. Ambaux rezolucioj de Unesko
> signifis ankaux agnoskon de UEA kiel la unuavica reprezentanto de la
> Esperanto-movado.
>
> Koincide, kaj tre simbole, la 10-a de decembro estas ankaux la Internacia
> Tago de Homaj Rajtoj, kiu memorigas pri la adopto de la Universala
> Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj
> Nacioj la 10-an de decembro 1946. Okaze de la duobla datreveno Renato
> Corsetti, prezidanto de UEA, lancxis deklaron, en kiu li memorigas pri la
> multflanka kontribuo de esperantistoj al la celoj de Unesko kaj pri la
> interligiteco de la agadoj por Esperanto kaj homaj rajtoj. Corsetti aparte
> emfazas la gravecon de lingva diverseco kaj de lingvaj homaj rajtoj, kaj
> esprimas sian kontenton pri tio, ke lastatempe ili komencis ricevi pli da
> atento cxe UN kaj Unesko.
>
> Okaze de la 50-jarigxo de la Montevidea rezolucio kaj de la starigo de
> oficialaj rilatoj inter Unesko kaj UEA, prezidanto Corsetti sendis ankaux
> salutmesagxon al la gxenerala direktoro de Unesko, s-ro Koichiro
> Matsuura. En gxi Corsetti reliefigis la dauxran subtenon de UEA al
> diversaj agadoj de Unesko. Tio okazis i.a. per informado al la membroj,
> per esperantigo de dokumentoj kaj libroj de Unesko, kaj per dedicxo de la
> temo de multaj Universalaj Kongresoj al specialaj jaroj kaj jardekoj de UN
> kaj Unesko. La prezidanto de UEA menciis ankaux la plej longedauxran
> projekton de UEA por apogi iniciaton de Unesko, la Serion
> Oriento-Okcidento, kiu de pli ol kvar jardekoj kontribuas al la diskonigo
> kaj reciproka aprezado de diversaj kulturoj per eldonado de iliaj
> literaturaj cxefverkoj.
>
> Dum la jaro 2004 okazis pluraj arangxoj por festi la 50-an datrevenon de la
> atingo en Montevideo. Speciala programero estis dedicxita al gxi en la UK
> en Pekino. En Montevideo mem Urugvaja Esperanto-Societo organizis kun
> helpo de UEA grandan ekspozicion pri Esperanto kadre de la Internacia
> Librofoiro de Montevideo en auxgusto-septembro. La decembra numero de
> "Esperanto" donas atenton al la jubileo kaj al la protagonisto cxe la
> ekesto de la rezolucio de 1954, prof. d-ro Ivo Lapenna. En gxi aperas
> ankaux la tekstoj de la rezolucioj de Montevideo kaj Sofio, kiuj tradicie
> aperas ankaux komence de la Jarlibro de UEA.
>
>
> * * * * *
>
>
> DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO PRI ESPERANTO
> KAJ DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ
>
> La 10-an de decembro 1954-a la Gxenerala Konferenco de Unesko en Montevideo
> aprobis rezolucion, en kiu gxi
>
> - notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj
> intelektaj intersxangxoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj
> - rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko.
>
> De tiam la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto
> dauxrigis dum la pasintaj 50 jaroj sian agadon por interproksimigi homojn
> el cxiuj landoj, lingvoj, rasoj kaj ideaj fonoj kaj por prezenti al la
> mondo solvon por justa kaj sendiskriminacia komunikado. Intertempe gxia
> agad-kampo vastigxis al cxiuj mondopartoj kaj gxiaj agadoj igxis ankoraux
> pli konscie celaj al kreado de mondo sen militoj kaj sen perforto, cxefe,
> sed ne nur, en la lingva kaj kultura kampoj, kaj subtenaj al la klopodoj de
> individuoj kaj internaciaj organizajxoj por harmonia pluekzisto de lingve
> kaj kulture diversa homaro.
>
> La neceso kontrauxstari la fortojn, kiuj emas forigi la ricxecon por la
> homaro de kultura kaj lingva diverseco, kiu trovis en la lastaj jaroj
> esprimon en pluraj dokumentoj de Unesko, estis implicite antauxvidita jam
> en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu pro felicxa koincido estas
> festata cxiujare en la sama tago, la 10-a de decembro.
>
> La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto lauxkutime partoprenas cxi
> tiun festadon, cxar en la Deklaracio mem, kaj aparte en gxia artikolo 2-a,
> estas jam antauxvidita la malpermeso de cxiu formo de diskriminacio,
> interalie surbaze de lingvo.
>
> La Esperanto-movado, kiu dauxre agas kontraux lingvaj diskriminacioj je
> cxiuj niveloj, kun kontento rimarkis la lastatempan reemfazon en dokumento
> de Unuigxintaj Nacioj pri la ekzisto de homaj rajtoj kun lingva enhavo kaj
> la klaran deklaron, ke "libereco de esprimo kaj uzo de lingvoj estas
> nedisigeblaj". Ne ekzistas libereco de esprimo sen libereco je uzado de sia
> lingvo. Tion rimarku cxiuj altrudantoj de la lingvoj de la momentaj
> potenculoj. Nia sinteno estas, ke la respekto ankaux de la lingvaj homaj
> rajtoj estas nepra neceso por cxiuj instancoj lokaj, landaj kaj
> internaciaj, kiuj asertas respekti la homajn rajtojn.
>
> La Esperanto-movado sxatas reaserti, ke la porparolantoj de la internacia
> neuxtrala lingvo Esperanto celas nur doni al la homoj malsamlingvaj
> neuxtralan ilon por komunikado inter egaluloj. Neniel Esperanto celas
> anstatauxi naciajn aux lokajn lingvojn. Male, gxi celas protekti la
> harmonian floradon de cxiuj lingvoj kaj de cxiuj kulturoj.
>
> Renato Corsetti
> Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
>
>
> * * * * *
>
>
> PLU EBLAS SUBSKRIBI MANIFESTON 2000
>
> En 1999 Unesko lancxis kampanjon por kolekti subskribojn por Manifesto
> 2000, kiu estis iniciatita de grupo de lauxreatoj de la Nobel-premio pri
> paco. Origine la kampanjo celis dauxri nur en la jaro 2000, kiu estis
> proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Inter cxiuj
> ne-registaraj organizajxoj UEA -- kies tiujara kongreso en Tel-Avivo estis
> distingita de Unesko kiel Flagsxipa Evento de la Jaro -- estis unu el la
> plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Manifesto 2000.
>
> La ses bazaj principoj de Manifesto 2000 estas:
>
> - Respekti cxiun vivon;
> - Rifuzi perforton;
> - Dividi kun aliaj;
> - Auxskulti por kompreni;
> - Konservi la planedon; kaj
> - Remalkovri solidarecon.
>
> Cxar la enhavo de Manifesto 2000 restas dauxre aktuala, Unesko decidis
> dauxrigi la kolektadon de subskriboj dum la tuta Internacia Jardeko por
> Kulturo de Paco, t.e. gxis la jaro 2010. Pro tio estas ree malfermita la
> ebleco rete subskribi la Manifeston 2000 en la TTT-ejo de UEA cxe la adreso:
>
> http://www.uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html
>
> Eblas ankaux peti paperajn ekzemplerojn de la Manifesto por kolekti
> subskribojn ekz. en Esperanto-arangxoj kaj lokaj grupoj kaj por poste sendi
> ilin al UEA. Oni povas peti ilin cxe <uea.unesko@...> aux cxe la
> Centra Oficejo.
>
>
> * * * * *
>
> _______________________________________________
> Gazetaraj.komunikoj mailing list
> Gazetaraj.komunikoj@...
> http://co.uea.org/mailman/listinfo/gazetaraj.komunikoj




Sun Dec 12, 2004 10:42 am

imas@...
Send Email Send Email

Forward
Message #752 of 2196 |
Expand Messages Author Sort by Date

... From: "Osmo Buller" <direktoro@...> To: <gazetaraj.komunikoj@...> Sent: Friday, December 10, 2004 6:16 PM Subject: N-ro 190 - Gazetaraj...
ILEANA SCHRØDER
imas@...
Send Email
Dec 12, 2004
10:46 am
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help