----- Original Message -----
From: "Redakcio Esperanto" <
esperanto.redakcio@...>
To: <
landa-agado@yahoogroups.com>
Sent: Friday, February 11, 2005 6:54 PM
Subject: (landa agado) Semajnfine en Pola Radio
>
> Karaj Geauxskultantoj,
>
>
>
> Bv. trovi sube la semajnfinajn programproponojn de la E-Redakcio de PR.
>
> Ciujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
> programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/
>
> Ne forgesu reagi je niaj cxiutagaj E-programoj el Varsovio. Viajn
> opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laux la adreso:
>
esperanto.redakcio@...
>
> Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
> Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
>
>
>
> Dankon pro via atento kaj kontribuemo,
> Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR
>
>
>
> 1) Vendrede la 11-an de februaro 2005 la gasto de nia Redakcio estas
> d-rino Ilona Kouthy el la poznana Universitato de Adam Mickiewicz, kun kiu
> ni interparolas pri la lasta sesio de la interlingvitikaj kursoj, kiu okazis
> antaux unu semajno. En la interparolo auxdigxas ankaux informo direktita al
> cxiuj interesigxantoj, ke en septembro eblos denove aligxi al la
> interlingvistika kursaro, jam la trian fojon.
>
>
>
> Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo,
> kiu estas auxdebla kaj elsxutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete
> konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetigxas la 4-an kaj 5-an
> fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laux la mezeuxropa
> tempo, nur persatelite.
>
> 2) En la sabata programo, la 12-an de februaro 2005 kadre de la
> sonmagazino "Esperanto ekspreso" ni prezentas la lastan sondokumentan
> retrorigardon al la solena inauxguro de la 89-a UK en Pekino.
>
>
>
> Antaux la sonmagazino cxi-foje kadre de "Ni invitas al Pollando" ni
> rakontos al vi pri la misteroj de la Strigaj Montoj en la sudo de Pollando.
>
>
>
>
>
>
>
> 3) Dimancxe, la 13-an de februaro 2005 kiel kutime ni pritraktas
> korespondajxojn de niaj auxskultantoj, kies mesagxoj atingis la redakcion en
> la lasta periodo. Ni prezentas la statistikon de korespondajxoj, venintaj
> al nia redakcio en januaro 2005.
>
>
>
> **************************************************
> pasxtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net
> **************************************************
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>
>
>