----- Original Message -----
From: "Redakcio Esperanto" <
esperanto.redakcio@...>
To: <
landa-agado@yahoogroups.com>
Sent: Friday, March 11, 2005 6:39 PM
Subject: (landa agado) Semajnfine en Pola Radio
>
> Karaj Geauxskultantoj,
>
>
>
> Bv. trovi sube la semajnfinajn programproponojn de la E-Redakcio de PR.
>
> Ciujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
> programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/
>
> Ne forgesu reagi je niaj cxiutagaj E-programoj el Varsovio. Viajn
> opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laux la adreso:
>
esperanto.redakcio@...
>
> Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
> Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
>
>
>
> Dankon pro via atento kaj kontribuemo,
> Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR
>
>
>
> 1) Vendrede la 11-an de marto 2005 nia antauxmikrofona gasto estas juna
> franca aktivulo, Xavier Dewidhem, kiu estas ekzemplo de esperantisto - kiu
> de interreto transiris la vojon al la movada engagxigxo. Ni parolas gxuste
> pri tiu lia aventuro kun esperanto, sekve aktivado en la nordfranca E-movado
> kaj nun ecx kunpreparado de la Kongreso de la Centjarigxo en Bulonjo cxe
> Maro.
>
> Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo,
> kiu estas auxdebla kaj elsxutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete
> konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetigxas la 4-an kaj 5-an
> fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laux la mezeuxropa
> tempo, nur persatelite.
>
> 2) En la sabata programo, la 12-an de marto 2005 kadre de la
> sonmagazino "Esperanto ekspreso" ni informas pri speciala UEA-simpozio
> organizata lige kun la kongreso en Bulonjo cxe Maro. Aliflanke niaj
> antaumikrofonaj gastoj atentigas pri la someraj arangxoj. Kun KKS, Clay
> Magalhaes ni renkontigxis post la apero de la "Dua Bulteno" de la litova UK,
> aliflanke Janusz Myzik, la sekretario de Pola E-Junularo peras al ni la
> plej fresxajn novajxojn lige kun la organzo de IJK en Zakopane.
>
>
>
> Antaux la sonmagazino cxi-foje kadre de "Ni invitas al Pollando" ni
> rakontos al vi pri la suda urbo Bochnia, kiu fieras pri la plej malnova
> salminejo en Pollando.
>
>
>
> En la fino de la programo vi trovos la 4-an parton de la fabelo de Miyazawa
> Kenzi "La kvara de monato de Narciso".
>
>
>
>
>
>
>
> 3) Dimancxe, la 13-an de marto 2005 kiel kutime ni pritraktas
> korespondajxojn de niaj auxskultantoj, kies mesagxoj atingis la redakcion en
> la lasta periodo.
>
>
>
> **************************************************
> pasxtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net
> **************************************************
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>
>
>