Karaj geamikoj en EU-landoj kaj Norvegujo, Islando, Lih'tenstejno,
Bulgarujo, Rumanujo kaj Turkujo,
Ivo Durwael atentigas nin pri ebleco ricevi subvenciojn kadre de c'i tiu
EU-programo. C'ar temas pri edukado kaj instruado de plenkreskuloj multaj
Espernato-agadoj povas eniri la projektojn.
Amike
Renato
***********************************
de: "Ivo Durwael" <ivodurwael@...>
Geamikoj,
Grundtvig estas fondajxo de Europa Unio, kiu disponigas subvenciojn por
projektoj rilate al edukado kaj instruado de plenkreskuloj. Sendube
Esperanto-asocioj povus eluzi tiujn eblecojn. Krom la EU-landoj partoprenas
ankau Norvegujo, Islando, Lihxtenstejno, Bulgarujo, Rumanujo kaj Turkujo.
Plej ofte necesas partneroj el min. 3 diversaj landoj por akceptigxi.
Grundtvig subvencias centraligitajn kaj malcentraligitajn projektojn.
Centraligitaj povas akiri pli grandajn sumojn, sed la preparo estas
kompleksa kun multe da administrado kaj nur 30% de la petoj akceptigxas.
Malcentraligitaj ricevas subvencion tra naciaj agentejoj kaj tiuj petoj
estas administre multe pli simplaj kaj la aljugxo estas pli supla.
Ekzistas 4 kategorioj da projektoj:
1) Europaj kunlaborprojektoj (ekz. pri Europaj kulturoj kaj lingvoj).
2) Lernpartnereco (por institucioj).
3) Edukaj stagxoj (sxajnas al mi ke tie trovigxas plej multe da eblecoj por
Esperanto-instruantoj por partopreni stagxojn eksterlande, ekz. pri
fakdidaktiko; Grundtvig ne subvencias salajrojn sed jes vojagx-, restad-
kaj kursokostojn).
4) Retoj (min. partneroj el 10 landoj).
Por la malcentraligitaj projektoj oportunas unue informigxi cxe la nacia
agentejo de Grundtvig pri la eblecoj. Cxiu partnero petu subvencion al sia
nacia agentejo. La iniciatinto/kunordiganto ricevas pli da mono.
Por pliaj informoj:
centra adreso:
http://europa.eu.int/comm/education/programmes/socrates/grundtvig/home_en.html
naciaj agentejoj:
http://europa.eu.int/comm/education/programmes/socrates/grundtvig/national_en.ht\
ml
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-----------------------------------