saluton, c'ar mi ne vidis c'itiun mesag'on en la retlistoj mi plusendas g'in
kaj padonpetas se vi ricevas g'in 2 fojojn.
amike kimo
Gustu Esperanton!
En Marto La Loko havis oficon cxe Gefährlich, kiu estas kombinajxo de
drinkejo, kafejo, restoracio, vendejo kaj artspaco en la kopenhaga distrikto
Nørrebro. Ni nomis gxin Kunlaboro Ofico.
Unu el niaj vizitantoj estis la cxefkuiristo de Gefährlich Thomas Larsen,
kaj ni estas tre feliciaj anonci ke Thomas akceptis nian sugeston de verki
esperantan menuon. Gxi konsistas el 4 pladoj kaj estos servita cxe
Gefährlich jxaudo 7 Aprilo je 19.30.
Antaux la mangxo ni nelonge prelegos pri La Loko, kaj cxiu plado estos
prezentita per Thomas.
La menuo kostas 295 danaj kronoj. Por rezervi telefonu al la afabluloj de
Gefärhlich je +45 35 24 13 24. La adreso estas Fælledvej 7.
Esperas vidi vin tie!
Olof & Daniel
www.laloko.org <http://www.laloko.org>
PS: ne maltrafu cxi tiun. Cxu li kuiras Esperante aux ne, cxi tiu ulo vere
scias sian ajxon!
La menuo:
entreo
rulo de graskokido
kun grasa hepato kaj marinataj artisxokoj.
tataro de cruda kaj fumita salmo
servita kun kremo de verda citrono kaj salmovoj
paperpastpaketo
kun marinataj fungoj kaj dana gondolao
interplado
esperanta frosta Sanga Maria
kun verda jxel¹stelo kun celeri¹gusto
cxefplado
bovidajxo kaj palinuretoj
servitaj kun sezamfrititaj terpomoj kaj kukumoj tomatrajtao
deserto
kuirita kremo
kun anizstela gusto
Larsena cxokoladkuko
kun nugata kremo kun menta kaj orangxa gusto
rumkonfitita anaso
kun kokosglaciajxo
[Dele uden tekst er blevet fjernet fra denne meddelelse]