----- Original Message -----
From: "Redakcio Esperanto" <
esperanto.redakcio@...>
To: <
landa-agado@yahoogroups.com>
Sent: Friday, May 13, 2005 5:05 PM
Subject: (landa agado) Semajnfine en Pola Radio
> Karaj Geauxskultantoj,
>
>
>
> Jen nia kutima informo pri la semajnfinaj programeroj. Samtempe ni
> pardonpetas, ke pro la teknikaj kialoj tiu cxi informo ne aperis.
>
>
>
> Cxiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
> programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/
>
>
>
>
> Samtempe ni petas ne forgesi pri la skribaj reagoj je niaj cxiutagaj
> E-programoj el Varsovio. Ili estas konkreta rekompenco pro nia cxiutaga, ne
> cxiam facila, laboro. Viajn opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas
> senpacience laux la adreso:
esperanto.redakcio@...
> Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
> Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
>
> Bv. noti, ke ne plu validas nia posxtkesta adreso!
>
>
>
> Anticipan dankon,
>
> Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR
>
>
>
> 1) Vendrede la 13-an de majo 2005 nia antauxmikrofona gasto estas Prof.
> Humphrey Tonkin, kun kiu ni renkontigxis dum UEA-Simpozio antaux la arangxo
> "Boulogne 2005". Kadre de gi H. Tonkin prelegis pri "La Universalaj
> Kongresoj kaj la kreo de E-komunumo", al kies enhavo ni ankaux referencas
> en la interparolo.
>
> Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo,
> kiu estas auxdebla kaj elsxutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete
> konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetigxas la 4-an kaj 5-an
> fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laux la mezeuxropa
> tempo, nur persatelite.
>
> 2) En la sabata programo, la 14-an de majo en la rubriko "Ni invitas al
> Pollando", ni rakontos al vi pri cxarma loko proksime de Varsovio, unu el la
> plej valoraj antikvajxoj de la regiono Mazovio - CZERSK.
>
>
>
> En "Esperanto ekspreso" ni referencas al la solenajxo >Bolonjo 2005< per
> la sonscenoj pri la fermo de la solenajo kaj pri la sekvado de
> Zamenhof-spuroj en Anglio.
>
>
>
> Post la sonmagazino vi auxdos la 3-an parton de la fabelo de H.Ch. Andersen
> "Pasxtisto de porkoj".
>
>
>
> 3) Dimancxe, la 01-an de majo 2005 ia. ni denove renkontigxas kadre de la
> tradicia "Leterkesto", en kiu ni traktas la plej lastajn korespondajxojn de
> niaj geauxskultantoj. Cxi-semajne ni kelkvorte priparolos nian aprilan
> konkurson "Mi auxskultas Radion Polonia, cxar....".
>
>
>
>
>
> **************************************************
> pasxtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net
> **************************************************
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>
>