----- Original Message -----
From: "Redakcio Esperanto" <
esperanto.redakcio@...>
To: <
landa-agado@yahoogroups.com>
Sent: Friday, June 03, 2005 3:38 PM
Subject: (landa agado) Semajnfine en Pola Radio
>
> Karaj Geauxskultantoj,
>
>
>
> Jen nia kutima informo pri la semajnfinaj programeroj.
>
>
>
> Cxiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
> programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/
>
>
>
>
> Samtempe ni petas ne forgesi pri la skribaj reagoj je niaj cxiutagaj
> E-programoj el Varsovio. Ili estas konkreta rekompenco pro nia cxiutaga, ne
> cxiam facila, laboro. Viajn opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas
> senpacience laux la adreso:
esperanto.redakcio@...
>
>
> Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
> Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
>
> Bv. noti, ke ne plu validas nia posxtkesta adreso!
>
>
>
> Anticipan dankon,
>
> Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR
>
>
>
> 1) Vendrede la 03-an de junio 2005 ni prezentos al vi reaudige la
> interparolon kun eksa UEA-estraranino, Michela Lipari - kiu interparolo
> emisiita komence de aprilo ne auxdigxis interrete. Interalie sxi parolas pri
> siaj aktivadoj lige kun la florenca UK kaj preparo de la kleriga tago dum la
> 90-a UK en Vilnjus.
>
> Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo,
> kiu estas auxdebla kaj elsxutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete
> konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetigxas la 4-an kaj 5-an
> fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laux la mezeuxropa
> tempo, nur persatelite.
>
> 2) En la sabata programo, la 04-an de junio en la rubriko "Ni invitas al
> Pollando", ni dedicxas la atenton al la pola urbo Cieszyn, trovigxanta en
> la suda parto de la lando.
>
> En "Esperanto ekspreso" ni interparolas kun la Gxenerala Direktoro de la
> CO de UEA, Osmo Buller - lige kun la optimismigaj informoj pri la kreskanta
> nombro de UEA-membroj kaj kreskanta nombro de la aligxantoj al la litova UK.
>
> Ni referencas al nia redakcia vizito en Bydoszcz dum kiu ni interparolis kun
> Andrzej Grzebpowski pri la turisma oferto de Internacia Centro de Kulturo
> kaj Turismo kaj Marcel Delforge proksimigas la ideon de la kunorganizataj
> kun "Esperantotur" Euxropaj Forumoj en Belgio.
>
>
>
> Post la sonmagazino ni prezentas la 2-an parton de la fabelo de Fratoj Grimm
> "Bremenaj muzikistoj" en la traduko el la germana de Kazimierz Bein.
>
>
>
> 3) Dimancxe, la 05-an de junio 2005 ia. ni denove renkontigxas kadre de la
> tradicia "Leterkesto", en kiu ni traktas la plej lastajn korespondajxojn de
> niaj geauxskultantoj.
>
>
>
>
>
> **************************************************
> pasxtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net
> **************************************************
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>
>