Post unu semajno, de la 9-a ghis la 16-a de julio 2005, en la fama
Esperanto-Kulturdomo "Kastelo de Grésillon" (kie okazas Esperanto-
staghoj chiusemajne dum la tuta somero), okazos unu-semajna stagho
en Esperanto tute dedichita al la malkovro de iu specifa speco de
teatro : la "Commedia dell'Arte" (ital-devena maskita teatro), masko-
farado kaj teatra praktikado.
Jen la priskribo de la stagho:
- matene: prezentado de la tekniko de masko el paperajho, kaj
realigado dum la semajno de unu masko adaptita al la vizagho de chiu
partoprenanto (baze de gipsa matrico farita sur la visagho).
- posttagmeze: varmighadaj kaj improvizadaj ekzercoj, enkondukantaj
iom post iom al la Komedio de l'Arto; prezentado de la historio kaj
la roluloj de la Komedio de l'Arto; enkonduko al la teatra ludado
kun masko kaj improvizada laboro pri kelkaj kanvasoj.
-fine de la semajno: dum la lasta vespero, ebleco de prezentado de
iu kanvaso (duon-improvizita skeĉo) far la partoprenintoj de la
ateliero por la aliaj staĝanoj de la kastelo.
Tiu stagho estos gvidata de Henrri De Sabates, aktoro faka pri
Commedia dell'Arte.
La stagho estas por chiuj personoj, kiuj interesighas almenau iomete
al teatro au improvizado (ech se vi mem ankorau neniam praktikis);
oni bezonas nur kompreni la lingvon Esperanton char la stagho okazas
tute en Esperanto (ech duon-komencantoj rajtas partopreni tiun
staghon).
Mankas ankorau kelkaj personoj por havi taug-nombran grupon. Do vi
povas ankorau alighi al la stagho, se vi volas!
Chiuj pliaj informoj pri tiu stagho che la ret-pagho:
www.gresillon.org
Ghis baldau!
Henrri
---------------------------------------------------------------------
-------
Sébastien Erhard, alinome Henrri De Sabates : http://elektu.free.fr
Kultura animanto de Esperanto-Bretonio :
http://esperanto.bretonio.free.fr
Respondeculo pri la europa manifestacio : http://europa-bunto.org
Chefredaktoro de la gazeto Vola Püg' : http://volapug.net
Membro de la artistaro ERBEFOLE : http://erbefole.net
---------------------------------------------------------------------
-------
Animateur pédagogique et culturel pour l'association "Espéranto 22"
Pedagogia kaj kultura animanto por la asocio "Esperanto 22"
Président de la fédération "Espéranto-Normandie"
Prezidanto de la federacio "Esperanto-Normandio"
***********
Adresse / Adreso : 36 B rue de la Corderie, FR-22 000 Saint-Brieuc
(jusqu'au 3 septembre)
Téléphone / Telefono : +33 (0)6.15.21.48.93.
Courriel / Retadreso : hodos@...
Site / TTT-ejo : http://elektu.free.fr
---------------------------------------------------------------------
-------