Esperantistoj en listo de la pola sekurec-servo
Polaj pucxitoj de 1985 honorigitaj
Antaux dudek jaroj la pola militista registaro gvidata de generalo
Jaruzelski eksigis la demokratie elektitan estraron de Pola
Esperanto-Asocio (PEA) kaj nomumis novan "komisaran" estraron.
Nun du anoj de la eksigita estraro estis nomitaj honoraj membroj de PEA
kaj
ricevis oficialan pardonpeton. La okazajxoj de la jaro 1985 estas
denove aktualaj en Pollando, cxar la nomoj de du partoprenintaj
esperantistoj estis trovitaj en listo de varbitoj kaj varbotoj de la
pola sekurec-servo.
***
Tisxljar: la angla fortigas en la Euxropa Unio
Multaj esperantistoj entuziasmas pro la nova oficiala statuso de la
irlanda lingvo en EU kaj pro la plialtigo de la statuso de regionaj
lingvoj. La Euxropa Unio nun havas 21 plene oficialajn lingvojn, kaj
preskaux nekalkuleblan kvanton da lingvoj, kiuj povos esti uzataj en la
Euxropa parlamento. Tamen la cxiama multigo de formale oficialaj
lingvoj povas en la praktiko fortigi la pozicion de la grandaj lingvoj
en la instancoj de EU. "Komence gxi utilas al la plifortigxo de la
angla kaj malplifortigxo de la franca. En pli longdauxra perspektivo
gxi utilas por Esperanto, se komencigxos ribeloj kontraux la premoj de
la angla", opinias Zlatko Tisxljar.
***
16-jarulo kiu impresis la Bulonjan kongreson
Edmond Privat lernis Esperanton kiel 13-jarulo, kaj cxeestis la unuan
Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo 1905 kiam li estis
16-jara. Tie li vekis grandan atenton per sia matura elokvento. Kiel
junulo li fondis la gazeton "Juna esperantisto". Poste li estis
prezidanto de UEA kaj redaktoro de la revuo "Esperanto". "Cxu la stilo,
cxu la diritajxoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en
la esperantista vivo", skribis pri li Ferenc Szilágyi.
***
Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org