----- Original Message -----
From: "Sezonoj" <
sezonoj@...>
To: <
landa-agado@yahoogroups.com>
Cc: <
uea-membroj@yahoogroups.com>
Sent: Wednesday, July 06, 2005 7:01 PM
Subject: (landa agado) Internacia Fotokonkurso 2005
> Internacia Fotokonkurso
>
> Post sep sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004)
> la redakcio de "La Ondo de Esperanto" invitas al partopreno en la oka
> Internacia Fotokonkurso.
>
> En la konkurso rajtas partopreni cxiu fotemulo amatora aux profesia,
> sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni
> per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj
> povas esti koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj
> aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.
>
> La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de
> la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248,
> Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion de la konkurso antaux la
> 1a de decembro 2005.
>
> La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta
> koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseuxdonimo, auxtenta nomo
> kaj posxta adreso de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux klarigan
> noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.
>
> En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aux
> publikigitaj.
>
> Jugxkomisiono aljugxos premiojn al la lauxreatoj:
>
> 1. 50 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006.
> 2. 25 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006.
> 3. abono de La Ondo de Esperanto 2006.
>
> Specialan premion (50 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006)
> ricevos la plej bona foto pri la temo Naturo.
>
> Cxiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de
> Esperanto. La organizanto de la konkurso havos gxis 31 dec 2007
> ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika
> formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la
> organizanto kaj la auxtoroj.
>
> Sukcesojn!
>
> -------
> Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
> La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo / Liro
> RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
> Rete:
sezonoj@...
> Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
> Ruse:
http://users.gazinter.net/sezonoj/
> Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
> Telefono: (0112) 656033
>
>
>
> **************************************************
> pasxtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net
> **************************************************
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>
>