(Bv. pardoni, se vi ricevas plurfoje.)
Intertempe jam 51 partoprenontoj el sep landoj por la tria internacia
SOmera MEzeuropa REnkontigho en Wissen (Sieg) apud Kolonjo
Chu vi shatas partopreni trankvilan Esperanto-renkontighon kun
kvindeko da homoj el deko da landoj, en agrabla domo kun bela
ghardeno, chirkau unu trajnhoron oriente de Kolonjo en Germanio? Tiam
konsideru partopreni en SOMERE, SOmera MEzeuropa REnkontigho, de la
30a de julio ghis la 14a de augusto (au partatempe).
Chu vi shatas plibonigi vian lingvonivelon en kurso kaj samtempe
partopreni en internacia Esperanto-rondo? Au chu eble unu el viaj
konatoj volas eklerni la lingvon? Eble SOMERE taugos por vi - ni
aparte zorgas pri komencantoj kaj progresantoj.
Chu vi shatas trankvile ghui la tempon babilante en la ghardeno - kaj
eble iam havi varion auskultante prelegon, banighante, dum promeno,
ludante au en ekskurso? Pripensu somerumi en SOMERE!
Internacia partoprenantaro
La partoprenantaro estas bele miksita internacie: Triono de la jamaj
alighintoj venas el Belgio, triono el Germanio, la aliaj venas
interalie el Francio, Irlando, Pollando kaj Portugalio. Cheestos homoj
el diversaj aghgrupoj, kelkaj infanoj, familioj, paroj kaj unuopuloj -
certe ankau vi estos bonvena!
Prelegoj, kursoj, promenoj kaj ekskursoj
Atendos vin varia programo: Vi povos senstrechighi per
Chi-Gong-ekzercoj au dum dancado, vi povos amuzighi dum sorchistina
arangho kaj ghui la chirkauajhon dum promenoj kaj ekskursoj en la
mezmontara apuda regiono. Kaj vi povos ghui la apuddoman parketon kun
arbareto kaj du riveretoj, kie eblas fughi en ombron, se la suno tre
brulos.
Komforto lau via deziro
Vi povos loghi en unu- au kvarpersona chambro, tranokti en via tendo
au dormi en via loghauto. Kaj, se vi deziras, vi povos mem prepari
viajn manghojn. Elektu vian kategorion de komforto kaj prezo lau via
prefero!
Se vi shatos partopreni, baldau informu nin pri tio - la kotizoj iom
altighos post la 15a de julio.
Pliajn informojn vi trovos sur niaj retopaghoj
http://www.esperantoland.org/somere au (germanlingve)
http://www.esperantoland.org/somere/index_de.html ; tie videblas
kelkaj bildoj kaj listo de parto de la jamaj alighintoj. Se vi havas
demandojn, ne hezitu meti ilin.
Venu somerumi dum SOMERE!
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
www.EsperantoLand.org