Sign In
New User? Sign Up
esperantodk · Dana esperanto-listo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
You can schedule a time for the group to chat?

Messages

  Messages Help
Advanced
konkurso pri informado   Message List  
Reply | Forward Message #861 of 2195 |
Jen mesag'o de RET-info:

de: GBEGLO Koffi <esp.togo@...>

Karaj geamikoj,

La disvastigo de Esperanto neniom valoras, se la homoj tute ne scias
ion pri la lingvo. Tial necesas, ke la Esperantistoj informu cxiam
kaj cxiam. La Afrika Komisiono de UEA emfazas tiun cxi agadon,
lancxante konkurson pri Informado. La subaj linioj klarigas cxion
pri la partoprenado.

1- Jugxkomisiono
================
La laborantoj de la Afrika Oficejo

2- Konkursajxoj
===============
Artikoloj pri Esperanto en naciaj periodajxoj en 2005. Tiuj cxi
artikoloj povos esti verkitaj de esperantistoj aux temi pri E-agado
informa de esperantistoj. Ili estas en la laborlingvo (oficiala
lingvo) de la lando de la kandidato. Tiu cxi aldonu al la
periodajxo Esperantan tradukon de la artikolo.

La kandidato estas la auxtoro de la artikolo aux la organizinto de
la E-informagado, pri kiu aperis raportoj en la periodajxoj naciaj.
La konkursajxojn oni sendu al la Afrika Aficejo.

3- Kandidatoj
=============
Cxiuj esperantistoj, escepte de la membroj de la jugxkomisiono
rajtas partopreni.

4- Proceduro
============

a- La konkursajxoj, kiuj konsistas el periodajxoj (en kiuj aperas
la artikolo de la kandidato, aux artikolo pri E-agado informa de
la kandidato), traduko Esperanta de la artikolo, kaj eventuale
traduko labor-oficial-lingva de la artikolo) atingu la oficejon
plej laste la 16-an de decembro 2005. Unu kandidato rajtas
plurfoje en la jaro disponigi konkursajxojn. Gxis la 31-a de
decembro 2005 la Afrika Oficejo publikigu la nomojn de la
kandadidatoj kun titoloj de la artikoloj, nomoj de periodajxoj
kaj datoj de aperigoj.

b- Se la artikolo estas en alia lingvo ol labora aux oficiala,
la kandidato tradukas gxin ankaux en la laborlingvon. Al la
gazetoj li aldonas ankaux la tradukon labor- oficial-lingvan.
Povas okazi, ke la artikolo aperas en Esperanto en la nacia
gazeto, tiam ne plu necesas traduko.

c- la kriterioj de jugxado koncernos la nombron de artikoloj
kaj ties enhavoj, ankaux la tradukon Esperantan
(gramatiko/vortfarado, stilo). Apartan jugxon havas artikolo
en Esperanto en nacia gazeto.

ch- La jugxkomisiono, plej laste la 16-an de februaro 2006
disponigas al la Afrika Komisono kopiojn de la Esperanta
traduko de la artikoloj

d- Gxis la 15-a de marto 2006 gxi publikigas la rezultojn de
la konkurso.

e- Estas kvar premioj: la unua estas 40 euxroj, la dua 30,
la tria 20 kaj la kvar 10. Krome cxiuj aliaj kandidatoj ricevos
premiojn konsistantajn el Esperantajxoj diversaj.

f- La artikolojn premiitajn Afrika Oficejo devas aperigi en
E-periodajxoj

Demandojn eventualajn ricevas Afrika Oficejo, kiu akurate
respondos ilin, ke la kandidatoj rapide partoprenu
la konkurson.

ADRESO: Afrika Oficejo
11 BP 48, Lome, TOGO
Fakso : (228) 227 51 64
E-posxto : afrika.oficejo@...


Bonan sxancon al cxiuj !

GBEGLO Koffi
<esp.togo@...>

el [informado]


---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------




Wed Aug 24, 2005 5:44 pm

kimjezus
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #861 of 2195 |
Expand Messages Author Sort by Date

Jen mesag'o de RET-info: de: GBEGLO Koffi <esp.togo@...> Karaj geamikoj, La disvastigo de Esperanto neniom valoras, se la homoj tute ne scias ion pri la...
kim J. Henriksen
kimjezus
Offline Send Email
Aug 25, 2005
6:40 am
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! UK. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help