Al la monda esperantistaro,
Cxi letero estas verkita de disidento en Esperantujo. Fakte mi, la awtoro,
hontas pri gxi. Nun pli ol iam antawe! Niaj istoj esperantaj aplawdas kiam
reprezentantoj de diversaj registaroj lawdas nian fabelan lingvon dum niaj
kongresoj. La politika tendenco ne gravas. Ankaw flatojn de totalismaj
regximoj ni bonvenigas.
En la normala mondo oni ofte rifuzas kunlaboron kun subpremaj regximoj. Aw
almenaw oni diskutas la limojn. Sed niaj istoj esperantaj kiuj lawdire
reprezentas noblajn idealojn havas nek limojn nek diskutojn. Strange, cxu
ne? - Eble ecx hontige? - Versxajne ni ne povus akre kritiki tiajn
regximojn, ekz. la cxinan, sen endangxerigi niajn istojn en la lando, sed
cxu vere ni bezonas aktive alstrebi cxirkawbrakon de ili?
Pasintjare en Pekino ni ecx akceptis deklaron en kiu ni lawdas 'la
demokratan lingvopolitikon' de la cxina registaro, vidu
www.kke.org.br/esperanto/dosiero/pekina_deklaro.php. Cxu vi pensas ke la
tibetanoj konsentas pri tiu lawdo? - Eble ni demandu la por-tibetajn
organizojn pri tio?
Mi sercxis en la reto sen trovi ecx unu kritikan komenton. Strange ke ni ecx
ne diskutas la aferon, cxu ne? Sed en Esperantujo ni ja apenaw havas liberan
gazetaron. Kvankam ni ja subtenas la principon pri libereco de esprimado,
tion oni ja formulas ankaw en menciita teksto.
Cxu vere mi estas tute izolita kun mia kritika sinteno?
Kion vi pensas pri tiu cxi afero? - Cxu vi pensas ke eblus veki konscion en
Esperantujo? - Eble ecx konsciencon kaj memkritikon?
Mi decidis iniciati kampanjon. Tio cxi estas la komenco.
Cxu iam ni sukcesus plialtigi la etikan nivelon de niaj istoj, tiel ke mi
denove povus porti la verdan stelon sen honto?
Lastatempe la esperantistoj en Milano aktivis por digna socia afero, vidu
www.aidoh.dk/?categoryID=129
Mi tre scivoleme atendas vian repondon.
Sincere salutas
S-ro Vagn Frausing
disidento
[Non-text portions of this message have been removed]