*) Kulturgruppens 1. efterårsforedrag (se nedenfor) foregår FREDAG d. 09.09 2005
kl. 19.30 på DANASVEJ 30B, 2 lokale nr. 1. af Kalle Kniivila, (Sverige) med
emnet: "Informfluoj en Esperantujo".
Hjertelig Velkommen til alle! Ghis revido, Torben Svendsen.
KEKG invitas vin al prelegoj
La Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo denove invitas vin al autunaj prelegoj. Ekde
la jaro 2000 la sendependa kaj libera Esperanto-Kulturgrupo aktive kaj kun
sukceso servis al la esperantistoj en Kopenhago kaj Sunda Regiono per multspecaj
valoraj aranghoj (prelegoj, teatrajoj, debatvesperoj, Zamenhof-vesperoj ktp.)
favore al la esperantistoj, la esperanto-vivo kaj la kulturo en nia regiono.
KEKG uzas la okazon kore danki al chiuj homoj (prelegantoj, organizantoj,
donacantoj ktp.) kiuj libervole kaj senpage dum la 5 jaroj helpis nin favore al
Esperanto kaj ties kulturo.
Kiel kutime, ni havos post chiu prelego agrablan kaj liberan interbabiladon en
Esperanto. Ni ne forgesu oferti teon, kafon, kaj kukon, kiujn oni povas ghui
metinte 10 kronojn en la tiucelan kason. Chiu prelego kostas 10 kronojn kaj la
prelegoj okazos en la kutima loko en la Civitana Domo de Frederiksberg,
atingebla per autobuso n-ro 29 el stacio Vesterport. al haltejo Danas Plads, au
per la Metroo el Nørreport ghis la stacio Forum je Julius Thomsens Plads,
(Placo) kie vi daurigu piede laulonge de la placo (ch. 300 m) ghis Danasvej 30B.
Aranghoj de KEKG en Medborgerhuset, Danasvej 30 B, salono n-ro 1, dua etagho.
La pordoj malfermitaj 19.00-23.00; chiu prelego okazos: 19.30 -20.30.
PROGRAMO autune 2005
*)
Vendredon, 09.09. 2005: "Informfluoj en la Esperantujo"
Prelego de Kalle Kniivila (Svedio)
Mardon, 04.10.2005: "De Pythagoras gis Descartes"
Kulturhistoria vojagho tra la euklida matematiko kaj ghia signifo
por la hodiaua mondbildo.
Prelego de Egon Starup
Mardon, 02.11.2005: "Mondkoncepto de la ukraina, blinda Esperanto-poeto kaj
verkisto
Vasilj Eroshenko - parto 2".
Prelego de Alexander Kogan
Sabaton, 10.12.2005: "L.L. Zamenhof-vespero"
Detaloj pri la Zamenhof-festvespero aperos dum autuno 2005.
Koran BONVENON al ankorau nova serio de prelegoj en KEKG!
Kun amikaj salutoj,
La Estraro de KEKG.
PS. Se vi deziras detalojn pri la prelegoj au havas demandojn pri la aranghoj
bv. turni vin al Torben Svendsen, Vanløse Alle 57, DK-2720 Vanløse, Danio. Tel:
38 74 97 64, rete: kulturgrupo@...
[Non-text portions of this message have been removed]