----- Original Message -----
From: "Redakcio Esperanto" <
esperanto.redakcio@...>
To: <
landa-agado@yahoogroups.com>
Sent: Friday, September 02, 2005 6:28 PM
Subject: (landa agado) Semajnfine en Pola Radio
> Karaj Geauxskultantoj,
>
>
>
> Jen nia kutima informo pri du plej proksimaj semajnfinaj programeroj.
>
>
>
> Cxiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
> programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/ Tie
> vi trovas krome la adresojn, laux kiuj vi povas reauskulti jam elsenditajn
> programerojn kaj elsendojn.
>
>
> Samtempe ni petas viajn skribajn reagojn je niaj cxiutagaj E-programoj el
> Varsovio. Ili estas konkreta rekompenco pro nia cxiutaga, ne cxiam facila,
> laboro. Vi povas kontakti nin ankaux telefone + 48 (22) 645 93 37 kaj + 48
> (22) 645 93 58 kaj fakse + 48 (22) 645 39 52.
>
>
>
> Viajn opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laux la
> adreso:
esperanto.redakcio@...
> Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
> Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
>
> Bv. noti, ke ne plu validas nia postkesta adreso!
>
>
>
>
>
>
>
> Anticipan dankon,
>
> Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR
>
>
>
> 1) Vendrede la 02-an de septembro 2005 nia aparta antauxmikrofona gasto
> estas la prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti - kiu komence de la
> lauxvica jaro de la esperantista aktivado donas superrigardon al la
> farendajxoj kaj memorigas specialajn tagojn, kiam eblos aparte publike
> elstarigi la IL-on Eperanto. Jen la 26-a de septembro - la Euxropa Tago de
> Lingvoj, jen la 1-a de oktobro - Ago-Tago.
>
>
>
> Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo,
> kiu estas audebla kaj elsxutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete
> konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetigxas la 4-an kaj 5-an
> fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laux la mezeuxropa
> tempo, nur persatelite.
>
> 2) En la sabata programo antaux la sonmagazino auxdigxos nia tradicia
> felietono el la ciklo "Ni invitas al Pollando", cxi-foje dedicxita al
> Szczebrzeszyn (sx-cxe-bjxe-sxin) en la orienta Pollando.
>
>
>
> Sabate, la 3-an de septembro 2005 ni prezentas la 1-an retrorigardan
> raporton kun la sondokumentoj pri la Solena Inauxguro de la 90-a UK de E-o
> en Vilno.
>
>
>
>
>
> 3) Dimancxe, la 04-an de septembro 2005 en "Leterkesto" ni citas
> korespondajxojn reage je niaj elsendoj pri la 25-jarigxo de la "Solidareco".
> Tute aparte ni dankas pro la reagleteroj je vizito de nia eksa kolego
> Andreo Pettyn en nia redakcio.
>
>
>
>
> **************************************************
> pasxtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net
> **************************************************
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>
>