----- Original Message -----
From: "Osmo Buller" <
direktoro@...>
To: <
gazetaraj.komunikoj@...>
Sent: Thursday, September 01, 2005 1:01 PM
Subject: N-ro 213 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
> =================================================================
> GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
> N-ro 213
> 2005-09-01
> ==================================================================
>
> 1. UEA jam en auxgusto pli granda ol en 2004
> 2. Forpasis TAKEUTI Yosikazu
>
>
> * * * * *
>
> UEA JAM EN AUxGUSTO PLI GRANDA OL EN 2004
>
> Ok monatoj suficxis al UEA por superi la pasintjaran nombron de
> individuaj membroj. Fine de auxgusto 2005 estis jam registritaj 5858
> membroj, t.e. je du membroj pli multe ol en la tuta antauxa
> jaro. Kompare kun auxgusto 2004 la kresko estas 243. La efektiva
> kresko tamen estas ecx pli granda, sed pro postkongresaj ferioj de
> oficistoj ankoraux ne estis registritaj cxiuj membrigxoj, kiuj okazis
> en la cxi-jara IJK.
>
> La nombro de individuaj membroj kreskas por la tria sinsekva
> jaro. En 2003 temis ankoraux pri simbola kresko je unu membro, sed
> pasintjare la membraro pligrandigxis jam per 142. Cxi-jare la
> refortigxo de la monda asocio estas ankoraux pli sentebla. Post
> unu-du monatoj la Centra Oficjeo povos registri la 6000-an individuan
> membron, unuafoje post la jaro 2001.
>
> Aparte rimarkindas, ke la nombro de junaj individuaj membroj kreskas
> pli rapide ol averagxe. En 2004 TEJO nombris 436 individuajn
> membrojn, sed en auxgusto cxi-jare gxi jam havis 457 registritajn
> membrojn. Kun la membrigxoj dum IJK la nombro superos 500. La
> plimultigxo de la juna individua membraro per kvarono kronas la
> specialan atenton, kiun la antauxa gxenerala sekretario de TEJO,
> Aleks Kadar, donis al membrovarbado.
>
>
> * * * * *
>
> FORPASIS TAKEUTI YOSIKAZU
>
> UEA funebras perdon de sxatata honora membro, s-ro TAKEUTI Yosikazu,
> kiu forpasis post suferiga malsano la 29-an de auxgusto. S-ro
> Takeuti naskigxis en 1931 kaj konatigxis kun Esperanto en 1946. Ekde
> 1958 li aktivis en la regiona organizajxo Kansaja Ligo de
> Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de gxia komitato kaj
> redaktoro de gxia organo. Li flegis la lokan grupon de Takatuki dum
> kvardeko da jaroj kaj ankaux organizis kaj gvidis kursojn. En 1965
> li estis prezidanto de la LKK de la 21-a Internacia Junulara Kongreso
> en Ootu. Samjare li membrigxis en UEA kaj ekde 1976 funkciis kiel
> delegito. Precipe kara al Takeuti estis progresigo de Esperanto en
> Azio. Li estis inciatinto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado,
> kiun UEA starigis en 1984 kaj kies unua prezidanto li farigxis. En
> tiu funkcio li mentoris la 1-an Azian Kongreson de Esperanto en
> Sxanhajo en 1996 kaj la 2-an en Hanojo en 1999. Ekde 1993 li estis
> estrarano de Japana Esperanto-Instituto. Komitatano de UEA li estis
> 1992-2004. Ekde 2002 li gvidis la Elektan Komisionon de UEA, sed pro
> malsano li devis cedi la taskon post unu jaro.
>
> En 2004 s-ro Takeuti farighis honora membro de UEA. La japana movado
> distingis lin per la Premio Ossaka en 1999.
>
>
> * * * * *
>
> _______________________________________________
> Gazetaraj.komunikoj mailing list
>
Gazetaraj.komunikoj@...
>
http://co.uea.org/mailman/listinfo/gazetaraj.komunikoj